Antaŭ ĉio... ni NE volas enmeti propagandajn afiŝojn en la paĝaro de Klaku aŭ anoncojn de diversaj enterprenoj aŭ asocioj, ni simple volas scii la opinio de la uzantaro.
Legi »Antaŭ ĉio... ni NE volas enmeti propagandajn afiŝojn en la paĝaro de Klaku aŭ anoncojn de diversaj enterprenoj aŭ asocioj, ni simple volas scii la opinio de la uzantaro.
Legi »
propagando
ombresaco 22 semajnoj 2 tagoj 17 horoj 32 min ago
Cxu mi sxatus ke estu propagando cxe klaku?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Propagando
Ne, sed eble oni povus pensi pri klaku kiel propagando, cxar gxi montras ke esperanto vivas.
La demando povus esti cxu mi sxatus reklamadon cxe klaku?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Reklamo
Tiam la respondo estas pli malfacila, la tuja respondo estas "ne", sed la retejo, la laboro, la tempo kostas monon, kaj oni povus uzi tiun monon por bierumi anstatux helpi la esperantaj komfortuloj (ekzemple, mi mem) kiuj ne partoprenas kaj nur profitas la laboron de aliuloj.
La demando estas, kion vi preferas?
1. reklamojn cxe klaku
2. ke la uzantoj pagu iom <-Tiukaze, oni devus difini uzanton, kaj oni riskas "gxangalumi"
3. ke klaku vivos dank'al vendi t-cxemizojn, aux aliaj "merchandising"-ajxojn.
4. morton por klaku
Mi scias ke ekzistas 5-a "ke la administrantoj pagu", sed mi kredas gxin neebla.
Alia demando estas: Vidinte la "tradicia" malsxatecon de esperantistoj por konsumismo, pri kio estos la (ebla) reklamo?.
pri viaj ideoj...
joan 22 semajnoj 2 tagoj 17 horoj 5 min ago
kara ombresaco, vi tute sprimis tion kio mi pensas! gxuste kiel mi. Mi, persone, ne volas nek reklamoj nek pagi por uzado de pagxoj, do pagi por uzi klaku neniam!!! hehe
Mi simple demandas tion cxi por havi ideojn el cxiuj.
pri reklamoj
ombresaco 22 semajnoj 2 tagoj 15 horoj 44 min ago
Al mi ne gravas la reklamojn, se ili ne estas grandegaj, bruaj (muzikaj), kaj estas facile malsameci gxin el novajxoj. Alia tipo de reklamoj kiun mi ege malsxatas estas la "pop-up"-ojn, sed mi tute certas ke vi jam pensis pri tio. Do, mi nur eksplicitigis tion kion vi ja (tute certe) scias.
Reklamoj kaj pli
liberecano 22 semajnoj 2 tagoj 10 horoj 36 min ago
Eble estus interese reklamoj de esperantaj asocioj, esperantaj eventoj kaj esperantaj enterprenoj, cxu ne? Eble meti afisxon de UK2008 po 10 euxroj monate, tiel klaku gajnus iom da mono kaj UEA (en tiu cxi kazo) helpus la disvastigo de Klaku.
Sed aliaj reklamoj aux tekstajxoj ne estus alloga.
Estas nur unu ideo.
pri afisxoj
omabutner 22 semajnoj 1 tago 11 horoj 54 min ago
Tiu cxi projekto placxas al mi cxar estas ege utila kaj gxi oferas al mi, facile, informigxi pri la nunaj artikoletoj en diversaj pagxaroj.
Al mi ne gravas afisxoj aux ne. Vere.
Tamen, mi gratulas ke gxi iom post iom funkcias pli bone, KLAKU devus esti pli vizitata kaj anoncita en esperantaj gazetoj cxar estas revolucia ilo por la tutmonda blogaro.