10

Virtuala renkontiĝo en "Second Life" (Dua Vivo)

http://eo.lernu.net

Ĉi sabate, 7-a de julio, okazos virtuala renkontiĝo en Second Life (Dua Vivo, vidu http://www.secondlife.com), kiu estas interreta virtuala mondo. Laŭdire, partoprenos Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kiel speciala gasto.

Legi »
Sendita de eledu Publikigita antaŭ 1 jaro 2 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 1 semajno
Kategorio: urĝaj novaĵoj   Etikedoj:

Mi ne povos partopreni, mia interreto

petropolo 1 jaro 1 semajno 6 tagoj 3 horoj ago

Mi ne povos partopreni, mia interreto estas tro malrapida por second life, bedauxrinde. Sed cxiuj, kies interreto estas bona povus partoprenis. Bonvolu!

Mi eniris en DuaVivo, per linuksa

bildo de nigrakor

nigrakor 1 jaro 1 semajno 6 tagoj 2 horoj ago

Mi eniris en DuaVivo, per linuksa eldono de la programo sed malbone komprenis la funkciadon de la programo, do mi plibone renkontu vin en la komentoj de klaku.net.
ĝeeeeee!

Mi bedaŭras ke vi ambaŭ ne povis

eledu 1 jaro 1 semajno 4 tagoj 18 horoj ago

Mi bedaŭras ke vi ambaŭ ne povis ĉeesti la kunvenon. Eble en la venonta okazo. Entute, partoprenis ĉirkaŭ dudek personoj. Mi faris kelkajn fotojn. Jen ili:

http://picasaweb.google.com/eiriarte/VirtualaRenkontiOEnDuaVivo

amuze, ĉu io rakontinda pri la

bildo de nigrakor

nigrakor 1 jaro 1 semajno 4 tagoj 13 horoj ago

amuze, ĉu io rakontinda pri la kunveno?

Nu, ne multe, laŭ mi. La kunveno

eledu 1 jaro 1 semajno 3 tagoj 3 horoj ago

Nu, ne multe, laŭ mi. La kunveno daŭris du horojn, sed mi ne povis ĉeesti la tutan tempon. Ne estis konkreta temo por babili, tial ni parolis pri tre diversaj aferoj, jen interesaj, jen ne :) La partoprenintoj loĝas ĉefe en Ameriko (ĉefe en Usono) kaj en Eŭropo.

Efektive, partoprenis Renato Corsetti, kun avataro ja simila al li :)

Eble rakontindas ke alvenis DuaVivano, neesperantisto, kaj anglalingve ofertis senpagan virtualan lokon por niaj ontaj kunvenoj. Mi ne scias ĉu tio eventuale fariĝos fakto.

Krome, iu Erick Nykvist disdonis al ni ekzemplerojn de la DuaViva revuo SEMAJNO, kiu (virtuale) publikiĝas en la dana, la angla kaj Esperanto!

Ŝajnas ke la novaĵo pri ĉi tiu kunveno eble aperos en la revuo Esperanto (oficiala organo de UEA).

Ĝenerale ĝi estis tre interesa kaj amuza sperto. Ni parolis, ŝercis, ridis kaj eĉ dancis! ;-)

Dua Vivo, la virtuala finka venko

bildo de joan

joan 1 jaro 1 semajno 2 tagoj 13 horoj ago

Dua Vivo, la virtuala finka venko ;-)

Lastaj komentoj

Ligiloj