DIMANĈO, 16/09/2007 - 06:00a horo
Katalunaj esperantistoj impulsas Digg-on en la lingvo de Zamenhof
Ekde julio teste funkcias Klaku.net, ia Digg aŭ LaTafanera en esperanto. Tiun ĉi novaĵ-promocian retejon disvolvis grupo de programistoj kaj dizajnistoj de Kataluna Esperanto-Junularo, kaj rezultas nova paŝo de la internacia lingvo kreita de Ludwik Lejzer Zamenhof al kunlabora retejo. Menciindas ke de antaŭ iom ankaŭ ekzistas Amikumu.net, kie la esperantistoj povas interkontakti kaj publikigi bildojn.
Legi »



Kia bona novaĵo! :-) tre bone..
joan 1 jaro 9 semajnoj 2 tagoj 19 min ago
Kia bona novaĵo! :-) tre bone.. sed ne estos tre legita ĉar Vilaweb publikigis ĝin la dimanĉon je la 7a matene :-(
Nu, la novaĵo tute ne bonas ne
farri 1 jaro 9 semajnoj 1 tago 21 horoj ago
Nu, la novaĵo tute ne bonas ne al disvastigo de klaku ĉar oni devas regi esperanto por aliĝi al ĝi. Tamen ĝi estas bonega por almontri normalecon kaj taŭgecon de esperanto. Bedaŭrinde ĝi aperis dimanĉe je la 7a matene... nu ... pli valoras tuj ovo ol poste bovo.
Eble ne helpas al klaku, sed estas
ombresaco 1 jaro 9 semajnoj 1 tago 20 horoj ago
Eble ne helpas al klaku, sed estas maniero por montri ke esperanto vivas, ĉu ne?
Jes! Ke esperanto aperis en TTT-ejoj,
kafeina 1 jaro 9 semajnoj 1 tago 19 horoj ago
Jes! Ke esperanto aperis en TTT-ejoj, kiuj ne estas rilatanta kun esperanto estas bonege! Mi povas aserti ke mi jam estas pikita por la klaku-viruso kaj mi ne povas halti de komenti artikolojn...
Anna.
Gratulon! ek' al disvastigad'
omabutner 1 jaro 9 semajnoj 1 tago 3 horoj ago
Gratulon! ek' al disvastigad'
Ĝi fakte plu estas videbla en
sam 1 jaro 9 semajnoj 20 horoj 4 min ago
Ĝi fakte plu estas videbla en la frontpaĝo de vilaweb.cat eĉ nun, je la 23:00 de lundo (loka horo).
:-)
Cetere, mi vetas, ke la novaĵo aperos ankaŭ en Presència post du semajnoj: la sama ĵurnalisto okupiĝas ankaŭ pri la komputada rubriko de tiu gazeto (por nekatalunoj: temas pri la dua-tria plej legata semajna gazeto en la kataluna, disdonita de ĵurnalo kiel semajna suplemento kaj ankaŭ de diversaj regionaj eldonaĵoj). Ni vidu! :-)