8

Mikrosofto Visto malebligas konservado de la .jpg-formato

bildo de denizo
El denizo Publikigita antaŭ 1 jaro 6 tagoj – Anoncita antaŭ 51 semajnoj 6 tagoj
Etikedoj:
http://img64.imageshack.us

La JPEG formato estas tre populara bildoformato uzata en milionoj da komputiloj ĉirkaŭ la mondo.

Legi »

Tio kion gxi malebligas estas konservi

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 5 tagoj 22 horoj 4 min ago

Tio kion ĝi malebligas estas konservi arĥivo kies nomo estas "con.jpg". Ni ne serĉu konspiradojn per malveraj pruvojn, MS-Visto havas multajn problemojn kaj tiu ne estas vera problemo. Estus simile al diri ke linukso ne permesas krei dosierujon nomita "etc" ekzemple.

Bonvolu korekti min se mi miskomprenis.

En vindozo, herede de MS-DOS, oni

bildo de viric

viric 1 jaro 4 tagoj 55 min 38 sec ago

En vindozo, herede de MS-DOS, oni uzis specialajn dosiernomojn por aliri la t.n. ĉekomputilajn aparatojn. "con" estis la nomo por la konzolo. Tiel, oni povis skribi "copy con dosiero.txt", kaj tio kopiis la enskribitan tekston en konzolo al dosiero.
Similajn nomojn de ĉekomputilaĵoj mi nomu: com1, com2, lpt1, lpt2, aŭ (mi ne certas pri ĉi lasta), ktp.

Micros~1 plu konservas malnovan kodon interne, kaj ili klopodas ke la nunaj videblaj partoj ne permesu ke nomoj kiel "con" venu al la interno de Vindozo. Fame, en Vindozo 95, se oni provis ruligi la ordonon: c:concon, aŭtomate ĉio pendiĝis per blu-ekrana morto.

En la linkusa kerno en ekzistas

bildo de viric

viric 1 jaro 4 tagoj 53 min 11 sec ago

En la linkusa kerno en ekzistas limoj en la programaro pri nomoj de dosieroj, ĉar la dosiersistemo havas notojn, kiuj ligas dosiernomojn al ĉekomputilaĵoj (/dev/tty, ...)

Pri /etc, tiel simple oni decidis komunan strukturon por la uzo-spaca programaro. Tio ja koncernas la operacisistemajn programojn kutime agorditajn, sed neniom koncernas la linuksan kernon.
En vindozo la problemoj kun 'con', 'lpt1', kaj aliaj magiaj dosiernomoj ĝuste koncernas ties operarcisisteman kernon.

Vere, homoj ne legas komentojn,

bildo de ombresaco

ombresaco 51 semajnoj 6 tagoj 6 horoj 37 min ago

Vere, homoj ne legas komentojn, kaj ofte, eĉ la novaĵojn estas nelegitaj. 3 komentoj dirantaj ke la novaĵo estas malvera (eble nur ne ekzakta), kaj fine ĝi aperas en la ĉefpaĝo.

ombresaco: hahahaha La homoj klakas

bildo de joan

joan 51 semajnoj 5 tagoj 17 horoj 43 min ago

ombresaco: hahahaha
La homoj klakas sen kontrolo, hahahaha!

Lastaj komentoj

Monda Kalendaro

Partprenu en TEJO