De ĉimatene (21a de oktobro) malfermiĝis la balotadon en Pollando por decidi la novajn regantojn de la pola parlamento.
Legi »|
El joan Publikigita antaŭ 44 semajnoj 3 tagoj – Anoncita antaŭ 44 semajnoj 3 tagoj
Etikedoj: |
De ĉimatene (21a de oktobro) malfermiĝis la balotadon en Pollando por decidi la novajn regantojn de la pola parlamento.
Legi »
Sukceson al niaj polaj gefratoj.
farri 44 semajnoj 3 tagoj 23 horoj 43 min ago
Sukceson al niaj polaj gefratoj. For la faŝismon el Pollando!
for!
joan 44 semajnoj 3 tagoj 23 horoj 42 min ago
for!
Mi kredas ke la gxemeloj Kaczynski
kasia.idziaszczyk 44 semajnoj 3 tagoj 23 horoj 18 min ago
Mi kredas ke la ĝemeloj Kaczynski ne estas faŝistuloj. Ilia granda eraro estis la politika unio kun faŝista partio nomiĝanta LPR. La patro de ĉefo de LPR, Roman Giertych, en la Eŭropa Parlamento negis la Holokaŭston. La politikan internacian prezon pagis Kaczynski. Ĝuste! Tiun union neniam devintus okazi! Mi ŝatus memorigi ke Kaczynski luktis kontraŭ komunismo apud Lech Walesa en Solidarnosc. Ili havas demokratajn, sed konservativajn ideojn, ne konatajn kaj ne akcepteblajn laŭ la eŭropa libera moderna societo.
Hodiaŭ la ĝemeloj pagos grandan politikan prezon, ĉar antaŭ du jarojn ili preferis uniĝi kun LPR (faxistoj) kaj Samoobrona RP (popolistoj) ol akcepti liberalisman politikon de la Platforma Obywatelska, kiu espereble gajnos, sed la prezidanto Lech Kaczynski povas bloki multajn iliajn reformoj. Platforma Obywatelska ne havos sufiĉan politikan povon por regi sola Polandon.
Dankegon pro la klarigoj, pola
farri 44 semajnoj 3 tagoj 23 horoj 8 sec ago
Dankegon pro la klarigoj, pola vidpunkto plej valoras kaj utilas!
Sukceson kaj plej bonajn dezirojn por ĉiuj poloj!
Bone, sed ĉiamaniere... for la
joan 44 semajnoj 3 tagoj 22 horoj 58 min ago
Bone, sed ĉiamaniere... for la faŝistoj de Pollando kaj de la mondo!
hahahahahahahaha
Bone, sed oni ne facilanime uzu
sam 44 semajnoj 2 tagoj 14 horoj 12 min ago
Bone, sed oni ne facilanime uzu la vortojn "faŝismo" aŭ "faŝisto" por kiu ajn (ekstrema) konservativulo. Tiam la termino perdas sencon kaj necesos krei alian por la veraj faŝistoj.
(Koran dankon, Kasia, pro la informoj)
Mi ne povus kongrui pli. Ni rezervu
ombresaco 44 semajnoj 2 tagoj 11 horoj 11 min ago
Mi ne povus kongrui pli. Ni rezervu tiun vorton por la veraj.
Bedauxrinde la ideoj kiel fasxismo,
kasia.idziaszczyk 44 semajnoj 1 tago 1 horo 51 min ago
Bedaŭrinde la ideoj kiel faŝismo, komunismo (en Pollando estis nomata tiu epoko la "reala socialismo") ankaŭ ekstrema katolikismo kaj popolismo (dum la lastaj du jaroj estis tre danĝera influo de Radio Maria kaj lia ĉefo Rydzyk al ĝemeloj Kaczynski kaj al publikaj amaskomunikiloj) la plej facile kaptas la homan atenton. Kial gajnis Kaczynski? Mi donos mian opinion: Antaŭ du jarojn Pollando suferis profundan politikan/socialan/kulturan krizon. La poloj devis decidi ĉu ili volis esti en la Eŭropa Unio. Tiam aktiviĝis LPR (la faŝistoj) kaj Samoobrona RP (la popolistoj). Samtempe la registaro (post-komunistoj) perdis la socian konfidon. Ekstremismo profitis tian ĝeneralan malkontenton kaj bombis celebrojn per malsanaj frenezaj ideoj. Samtempe komencis la granda enmigrado. Kaczynski gajnis danke al maljunuloj tiam. Kurioze: Malgraŭ ke la Platforma Obywatelsla gajnis la elektadon, la PiS akiris pli bonan rezulton ol la pasintaj du jaroj. Do, oni povas supozi ke la milito inter la konservatismo kaj la liberalismo en Pollando daŭros pliajn jarojn (almenaŭ 4). Bona novajxo: La faxistoj (LPR) kaj la populistoj (Samoobrona RP) ne atingis la parlamenton.
Dimanĉe la 21an de oktobro gajnis aŭ pli bone diri renaskiĝis en Pollando la demokratajn eŭropajn ideojn. Malgraŭ ke la lando perdis dum 123 jaroj sian sendependecon, poste spertis la du militojn kaj sovietan komunismon, la poloj ĉiam en la koro estis eŭropanoj (la pola konstitucio de 1793 konsiderata tre moderna kuraĝa liberala dokumento) Lech Walesa kaj Solidarnosc kaj fine Platforma Obywatelska.
Denove koran dankon pro la informoj.
farri 44 semajnoj 1 tago 1 horo 41 min ago
Denove koran dankon pro la informoj. Laŭ mi, unu el la bonaĵoj de Esperanto estas la fakto ke, ni povas informi unuj la aliajn sen la perado de novaĵagentejoj kaj tendenca ĵurnalismo. Tial, ni ne nur legis pri la situacio en Pollando sed ni legis rekte el polino. Dziękuję bardzo!