8

La oficiala t-ĉemizo de Klaku!

bildo de omabutner
El omabutner Publikigita antaŭ 46 semajnoj 6 tagoj – Anoncita antaŭ 46 semajnoj 2 tagoj
Etikedoj:
http://blogo.klaku.net

Jam eblas mendi la oficialan t-ĉemizon de Klaku. Per ĝia aĉeto, vi ne nur povos havi surbruste vian plej ŝatatan esperantan ttt-ejon sed vi ankaŭ helpos subteni ĝin ekonomie, grava faktoro por permesi ĝian pluan ekzistadon kaj kreskantan plibonigon.

Legi »

bonege karaj! tiu ĉi projekto

bildo de jhonnydep

jhonnydep 46 semajnoj 6 tagoj 3 horoj 15 min ago

bonege karaj! tiu ĉi projekto estas amuza, inteligenta kaj tre bone organizita! la estonteco de la esperanta blogaro dependas de la blogistoj mem!

Dankon karaj! mi aĉetos ĉemizon sendube.

Vere estas ege facile miskompreni

bildo de ombresaco

ombresaco 46 semajnoj 5 tagoj 11 horoj 58 min ago

Vere estas ege facile miskompreni mian diroton, sed ĉi tiu novaĵo memorigis al mi ĉiu tiun alian: http://klaku.net/story.php?title=Build_Your_Own_Ruby_on_Rails_Web_Applic...
kaj la posta diskukto pri spamo kaj memgratulado.

Ĉu ĉi tio estas mengratulado aŭ spamo?

PS: Sendube mi komprenas ke senpage (kaj en esperantujo estas malfacilege fari monon per reklamoj) projekto kiel klaku, estas preskaŭ neebla ke la projekto kreskas.

PS2: Mi ne kritikas la novaĵon, mi nur rimarkigas la malsamon inter memspamo kaj aliaj spamoj.

Ne miksu du tute malsamajn fakojn

bildo de joan

joan 46 semajnoj 5 tagoj 5 horoj 4 min ago

Ne miksu du tute malsamajn fakojn de la ekonomio.

Fari SPAMON de via produkto aŭ enterpreno al ĉiuj restpoŝtoj aŭ retpaĝoj estas unu afero.

Kaj ke la projekto Klaku bezonas pagi la servilon kaj ili, krom peti malfermite monon, vendas t-ĉemizojn por intenci ke la uzantoj partoprenu en la monhelpo estas alia afero.

Memoru kara ke se Klaku ne havas iom da mono dank' al la t-ĉemizoj ni devos enmeti propagando de AddSense aŭ aliaj sistemoj.

Do, ombresaco, kio vi preferas: paĝoj kun tro da propagando, aŭ solidara kaj libera disvendo da t-ĉemizoj :-)

Vivu la memsubteno! Kaj en Klaku kaj en ĉiuj senprofitaj projektoj!

Vivu Klaku! Longa vivo al esperanto

bildo de omabutner

omabutner 46 semajnoj 5 tagoj 5 horoj 51 sec ago

Vivu Klaku! Longa vivo al esperanto kaj al veraj internaciaj projektoj!

Laŭ mia patrino, la t-ĉemizo

bildo de farri

farri 46 semajnoj 5 tagoj 7 min 30 sec ago

Laŭ mia patrino, la t-ĉemizo de Klaku estas unu el la plej belaj el tiuj kiujn mi havas.

Memoru vian propran komenton: "Mi

bildo de ombresaco

ombresaco 46 semajnoj 4 tagoj 12 horoj 23 min ago

Memoru vian propran komenton: "Mi retpoŝte ricevas inter 15 kaj 30 spam-poŝtojn ĉiuj tagoj, mi ne ŝatus ankaŭ legi tion ĉe Klaku, hahahaha

La spamo ne nur estas enterpren-reklamoj aŭ pagendaj anoncoj ne dezirataj, la spamo havas multajn stilojn. En la hispana, oni diras "autobombo" (mem-gratulado) kiam iu kolektivo aŭ entrepreno gratulas ion kion ili mem faris, celante ke la publiko (interrete, la lengatoj) kredu kaj pensu tiel. Kelkaj ekzemploj estas la paĝoj en la Vikipedio pri Coca-Cola aŭ El Corte Inglés redaktitaj de tiuj enterprenoj."

Do laŭ tiu ampleksa defino, ĉi oni povas konsideri ĉi tio spamon.

----
Mi jam diris ke "Sendube mi komprenas ke senpage (kaj en esperantujo estas malfacilege fari monon per reklamoj) projekto kiel klaku, estas preskaŭ neebla ke la projekto kreskas.", mi nur kritikis ke el ĉi tie oni noigis kiel spamon novaĵo pri senpage libro pri libera programado kaj nun oni intencas vendi.

Respekte al via demando, mi ne certas ĉu mi preferas paĝoj kun IOM da reklamoj aŭ reklamoj maskitaj kiel novaĵo. Ekzemple, la patrino de klaku, meneame, aŭ digg ne havas (laŭ mi) TRO da reklamado.

Eksterteme: Estas kutima eraro de hispanoj uzi vortojn propagandon kaj publikecon aŭ reklamadon kiel samsignifajn, kaj mi pensas ke propagando havas pli politika senco dum reklamado estas nur komerca. La esperanta vikipedio (per mallongaj artikoloj) ŝajnas samopinii:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Reklamo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Propagando

Bonvolu ne pripensu cxi tion kiel

bildo de ombresaco

ombresaco 46 semajnoj 4 tagoj 12 horoj 20 min ago

Bonvolu ne pripensu ĉi tion kiel personan atakon, mi diskutas ekzakte kion mi diras, kaj mi volis nur ke oni pripensis la aferon, ne komenci diskuton, nek ĉi tiu signafas ke pri aliaj aferoj ni samopiniis.

xDDD Mia patrino kontentigas nur

bildo de ombresaco

ombresaco 46 semajnoj 4 tagoj 12 horoj 18 min ago

xDDD
Mia patrino kontentigas nur se mia t-ĉemizo ne havas tro da truojn ;)

Mi dauxre ne komprenas kial vi

bildo de joan

joan 46 semajnoj 4 tagoj 6 horoj 44 min ago

Mi daŭre ne komprenas kial vi tion diras en tiu ĉi novaĵo pro la subteno de Klaku.

Neniu vendas al vi produktojn!
Nur okazas ke la responsuloj de Klaku, pro la subteno de Klaku kaj por ke ni ne enmetu milionojn da propagandojn kaj mon-reklamojn en la paĝaro, oferas al vi t-ĉemizo ege malmultekoste kaj ege bele dezajnita, ĉu ne?

Do, pro tio, bv... ne ripetu tion ĉar SPAMO estas alia afero.

Tre belaj cxemizoj, gratulon al

bildo de chmari

chmari 46 semajnoj 4 tagoj 6 horoj 41 min ago

Tre belaj ĉemizoj, gratulon al dezajnistoj.
Kiam mi vidos kelkajn en iu budo mi sendube aĉetos! dankon.

Espereble multaj disvendiĝos kaj

bildo de misterfit

misterfit 46 semajnoj 2 tagoj 23 horoj 18 min ago

Espereble multaj disvendiĝos kaj daŭre klaku ekzistos sen google ads kaj alispecaj ĝenaj reklamoj surekranaj. Krome, la ĉemizo estas belega, gratulon al dizajnisto!