Jam eblas mendi la oficialan t-ĉemizon de Klaku. Per ĝia aĉeto, vi ne nur povos havi surbruste vian plej ŝatatan esperantan ttt-ejon sed vi ankaŭ helpos subteni ĝin ekonomie, grava faktoro por permesi ĝian pluan ekzistadon kaj kreskantan plibonigon.
Legi »





bonege karaj! tiu ĉi projekto
jhonnydep 34 semajnoj 3 tagoj 8 horoj 3 min ago
bonege karaj! tiu ĉi projekto estas amuza, inteligenta kaj tre bone organizita! la estonteco de la esperanta blogaro dependas de la blogistoj mem!
Dankon karaj! mi aĉetos ĉemizon sendube.
Vere estas ege facile miskompreni
ombresaco 34 semajnoj 2 tagoj 16 horoj 47 min ago
Vere estas ege facile miskompreni mian diroton, sed cxi tiu novajxo memorigis al mi cxiu tiun alian: http://klaku.net/story.php?title=Build_Your_Own_Ruby_on_Rails_Web_Applic...
kaj la posta diskukto pri spamo kaj memgratulado.
Cxu cxi tio estas mengratulado aux spamo?
PS: Sendube mi komprenas ke senpage (kaj en esperantujo estas malfacilege fari monon per reklamoj) projekto kiel klaku, estas preskaux neebla ke la projekto kreskas.
PS2: Mi ne kritikas la novajxon, mi nur rimarkigas la malsamon inter memspamo kaj aliaj spamoj.
Ne miksu du tute malsamajn fakojn
joan 34 semajnoj 2 tagoj 9 horoj 52 min ago
Ne miksu du tute malsamajn fakojn de la ekonomio.
Fari SPAMON de via produkto aŭ enterpreno al ĉiuj restpoŝtoj aŭ retpaĝoj estas unu afero.
Kaj ke la projekto Klaku bezonas pagi la servilon kaj ili, krom peti malfermite monon, vendas t-ĉemizojn por intenci ke la uzantoj partoprenu en la monhelpo estas alia afero.
Memoru kara ke se Klaku ne havas iom da mono dank' al la t-ĉemizoj ni devos enmeti propagando de AddSense aŭ aliaj sistemoj.
Do, ombresaco, kio vi preferas: paĝoj kun tro da propagando, aŭ solidara kaj libera disvendo da t-ĉemizoj :-)
Vivu la memsubteno! Kaj en Klaku kaj en ĉiuj senprofitaj projektoj!
Vivu Klaku! Longa vivo al esperanto
omabutner 34 semajnoj 2 tagoj 9 horoj 49 min ago
Vivu Klaku! Longa vivo al esperanto kaj al veraj internaciaj projektoj!
Laŭ mia patrino, la t-ĉemizo
farri 34 semajnoj 2 tagoj 4 horoj 55 min ago
Laŭ mia patrino, la t-ĉemizo de Klaku estas unu el la plej belaj el tiuj kiujn mi havas.
Memoru vian propran komenton: "Mi
ombresaco 34 semajnoj 1 tago 17 horoj 11 min ago
Memoru vian propran komenton: "Mi retpoŝte ricevas inter 15 kaj 30 spam-poŝtojn ĉiuj tagoj, mi ne ŝatus ankaŭ legi tion ĉe Klaku, hahahaha
La spamo ne nur estas enterpren-reklamoj aŭ pagendaj anoncoj ne dezirataj, la spamo havas multajn stilojn. En la hispana, oni diras "autobombo" (mem-gratulado) kiam iu kolektivo aŭ entrepreno gratulas ion kion ili mem faris, celante ke la publiko (interrete, la lengatoj) kredu kaj pensu tiel. Kelkaj ekzemploj estas la paĝoj en la Vikipedio pri Coca-Cola aŭ El Corte Inglés redaktitaj de tiuj enterprenoj."
Do laux tiu ampleksa defino, cxi oni povas konsideri cxi tio spamon.
----
Mi jam diris ke "Sendube mi komprenas ke senpage (kaj en esperantujo estas malfacilege fari monon per reklamoj) projekto kiel klaku, estas preskaux neebla ke la projekto kreskas.", mi nur kritikis ke el cxi tie oni noigis kiel spamon novajxo pri senpage libro pri libera programado kaj nun oni intencas vendi.
Respekte al via demando, mi ne certas cxu mi preferas pagxoj kun IOM da reklamoj aux reklamoj maskitaj kiel novajxo. Ekzemple, la patrino de klaku, meneame, aux digg ne havas (laux mi) TRO da reklamado.
Eksterteme: Estas kutima eraro de hispanoj uzi vortojn propagandon kaj publikecon aux reklamadon kiel samsignifajn, kaj mi pensas ke propagando havas pli politika senco dum reklamado estas nur komerca. La esperanta vikipedio (per mallongaj artikoloj) sxajnas samopinii:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Reklamo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Propagando
Bonvolu ne pripensu cxi tion kiel
ombresaco 34 semajnoj 1 tago 17 horoj 9 min ago
Bonvolu ne pripensu cxi tion kiel personan atakon, mi diskutas ekzakte kion mi diras, kaj mi volis nur ke oni pripensis la aferon, ne komenci diskuton, nek cxi tiu signafas ke pri aliaj aferoj ni samopiniis.
xDDD Mia patrino kontentigas nur
ombresaco 34 semajnoj 1 tago 17 horoj 6 min ago
xDDD
Mia patrino kontentigas nur se mia t-cxemizo ne havas tro da truojn ;)
Mi dauxre ne komprenas kial vi
joan 34 semajnoj 1 tago 11 horoj 33 min ago
Mi dauxre ne komprenas kial vi tion diras en tiu cxi novajxo pro la subteno de Klaku.
Neniu vendas al vi produktojn!
Nur okazas ke la responsuloj de Klaku, pro la subteno de Klaku kaj por ke ni ne enmetu milionojn da propagandojn kaj mon-reklamojn en la pagxaro, oferas al vi t-cxemizo ege malmultekoste kaj ege bele dezajnita, cxu ne?
Do, pro tio, bv... ne ripetu tion cxar SPAMO estas alia afero.
Tre belaj cxemizoj, gratulon al
chmari 34 semajnoj 1 tago 11 horoj 29 min ago
Tre belaj cxemizoj, gratulon al dezajnistoj.
Kiam mi vidos kelkajn en iu budo mi sendube acxetos! dankon.
Espereble multaj disvendiĝos kaj
misterfit 34 semajnoj 4 horoj 7 min 20 sec ago
Espereble multaj disvendiĝos kaj daŭre klaku ekzistos sen google ads kaj alispecaj ĝenaj reklamoj surekranaj. Krome, la ĉemizo estas belega, gratulon al dizajnisto!