Lingvistoj estas farenta unu novan internacian (lingvan) sistemon, kiu konstistas el multaj lingvoj kaj kiu volas lingvan egalecon...."Ankau, mi jam legis tion: "KOD ne estas kiel Esperanto char KOD ne estas artifika lingvo...". Homoj, kiuj skribis tion, bedaurinde tute ne scias pri eo sed tamen publikigas malghustajn informojn al la tuta mondo...:( bonvolu komenti!
Legi »



Ankaux en Hispanio estis
lemono 23 semajnoj 3 tagoj 11 horoj 22 min ago
Ankaŭ en Hispanio estis projekto nomita EUROPAIO kun la sama celo:
http://www.scribd.com/doc/8663/Europaio-A-Brief-Grammar-of-the-European-...
Bedauxrinde... kiel cxiam,
joan 23 semajnoj 3 tagoj 4 horoj 49 min ago
Bedaŭrinde... kiel ĉiam, la "esperantistoj" ne bone disvastigas sian movadon. Inter esperantistoj oni parolas freneze kaj entuziasme: "esperanto estas la solvo!", "esperanto kreskegas tagon post tago!", "esperanto estas la plej bona internacia lingvo!"... sed kutime la "movado" ne agas korekte kaj ne bone kunordigas siajn agadojn.
Multaj homoj povas kredi ke la esperanta lingvo ne estas pli grava ĉar la amaskomunikiloj, aŭ la internacia faŝismo, aŭ Bush, aŭ la angla... tamen la kulpo havas la esperantistoj mem, ĉar ili ne bone estas en la korektaj lokoj en la ĝustaj momentoj. Almenaŭ tio ĉi estas mia persona opinio pri la "tutmonda famo" de la esperanta movado.
Ankaŭ multaj asocioj daŭre havas ligilon al Ĝangalo, aŭ aliaj mortaj projektoj... Sinjoroj... Ĝangalo jam NE ezkistas!!!! Ŝajnas ke ili vivas rigardante la malestontecon de la esperanta movado... krom rigardi kaj lukti por la estonteco.
Kurioze, multaj asocioj kaj esperantistoj mem ne konas la nuntempaj interesegaj projektoj kiel la Monda Kalendaro (la plej bona internacia kaj esperantista agendo), Eklaboru (esperanta projekto por trovi laboron dank' al la lingvo Esperanto), La Gazetejo (kolekto de ĉiuj esperantaj gazetoj kaj ĵurnaloj en granda datumbazo), Komputeko.net (temas pri la plej granda komputila terminokolekto en multaj lingvoj farita kaj evoluita de esperantistoj), ktp, ktp, ktp...
Do, mia konkludo: en la sudo de Eŭropo, kie mi hazarde naskiĝis, la homoj kutime pensas ke la Esperanto tute jam ne ekzistas... do... sen laboro ni neniam atingos belajn fruktojn.
jes, vi bedaurinde pravas.
vinz 23 semajnoj 20 horoj 54 min 18 sec ago
jes, vi bedaurinde pravas. Mi pensas same. La granda problemo estas, ke homoj jughas autau ili scias pri la afero kiu ili jughas...malbona homa eco... ;(
Esperanto estas pli bona kaj
ahora 22 semajnoj 5 tagoj 11 horoj 21 min ago
Esperanto estas pli bona kaj bela lingvo ol tio nominĝas "KOD"; ĉar esperanto havan KULTUROn kaj paĝojn kiel Klakun.
Ankaŭ mi legis tion pri
joevinilo 23 semajnoj 12 horoj 26 min 24 sec ago
Ankaŭ mi legis tion pri Europaio, ia internacia lingvo tamen ne estas kompletita... sed, mi konsentas kun Joan pri tio ke se la homoj kreas novajn lingvojn estas ĉar ili vere kredas ke Esperanto mortis.
Ni devas fari bruon kaj bruon! :-)
En la mondooooo venas novan seeeeeentonnnnn!!!!!