La prezidento George W. Bush diris, ke Usono uzos militaviadilon kaj marameajn fortojn por liveri helpon al Kartvelio, sekve de la konflikto kun Rusio.
Legi »|
El heliko Publikigita antaŭ 20 semajnoj 3 tagoj – Anoncita antaŭ 19 semajnoj 5 tagoj
Etikedoj: |
La prezidento George W. Bush diris, ke Usono uzos militaviadilon kaj marameajn fortojn por liveri helpon al Kartvelio, sekve de la konflikto kun Rusio.
Legi »
Kiam mi legas, ''Usono uzos
kasia.idziaszczyk 20 semajnoj 3 tagoj 15 min 41 sec ago
Kiam mi legas, ''Usono uzos militaviadilon kaj marameajn fortojn por liveri helpon al Kartvelio (...) kaj lanĉas (...) humanitarnan mision'', MI TIMAS.
Ankaŭ mi timas. Tamen,
Ne-Ekzistanta 20 semajnoj 2 tagoj 21 horoj 35 min ago
Ankaŭ mi timas. Tamen, USONO kredis sin rajtigita liberigi Kosovon de la supozata serba premo, same Rusio kredas sin rajtigiga liberigi Osetojn de supozata (sed verŝajna) kartvela masakro.
Nu. Nian landon samlandanoj liberigu, mi petas neniun mondan potencon helpi!
Jes, ankaux mi. La
joan 20 semajnoj 3 tagoj 10 min 52 sec ago
Jes, ankaŭ mi.
La internaciaj organismoj estas maltrankvilaj relative al tiu ĉi temo: Azio rigardas al alia flanko. Eŭropo silentas (kiel ĉiam), la arabaj landoj ridas de Okcidento, Rusio montras iliajn dentojn.... kaj kiel kutime, Usono nur volas benzinon kaj monon.
Kaj ni, laboristoj kaj studantoj, suferos iliajn decidojn kaj batalojn.
Jen la kapitalismaj kutimaĵoj.
Kropotkin, Bakunin, Durruti... revenu!!!!
Krome, en tiu-cxi konflikto
kasia.idziaszczyk 20 semajnoj 2 tagoj 19 horoj 8 min ago
Krome, en tiu-ĉi konflikto la AGRESANTO estis Kartvelio. La decido de la prezidanto Micheil Saakaszwili donis pretekston a la rusa milita operacio en Suda Osetio.
Dume Saakaszwili vojaĝas tra la Okcidenta Eŭropo kun lia antirusa propagando, la mondo silentas kaj li ne responsblas por humanaj krimoj en tiu-ĉi aŭtonomio.
Ni devas altvoĉe kaj kuraĝe diri la tutan veron, por la historia justeco!
Kvartelio bezonas helpon,
horugurus 20 semajnoj 2 tagoj 12 horoj 3 min ago
Kvartelio bezonas helpon, kaj ne de Usono, sed de la Unuiĝintaj Nacioj.