12

Balotu por "Fako de esperanto en la lernejoj" en la Kampanjo de Obama

bildo de joan
El joan Publikigita antaŭ 6 semajnoj 1 tago – Anoncita antaŭ 5 semajnoj 4 tagoj
Etikedoj:
http://www.change.org

Change.org estas la oficiala politik-kampanjo de Barack Obama. Oleg Izyumenko starigis proponon por havi fakon de esperanto en la lernejoj de Usono. Eniru kaj balotu!

Legi »

Mi jam voĉdonis.

bildo de kasia.idziaszczyk

kasia.idziaszczyk 6 semajnoj 22 horoj 34 min 36 sec ago

Mi jam voĉdonis.

Ankaŭ mi voĉdonis eĉ

bildo de jinglada

jinglada 6 semajnoj 18 horoj 49 min 55 sec ago

Ankaŭ mi voĉdonis eĉ skribis komentarion kiu jam havis reagon.
Dankon, Joan, pro la publikigo de la novaĵo.

Nun, 28a de novembro je la

bildo de jinglada

jinglada 6 semajnoj 11 horoj 8 min 51 sec ago

Nun, 28a de novembro je la 00:10 laŭ la Andora horaro, ĉi tiu ideo estas la tria pli voĉdonita el la ideoj de la tago 26a de novembro. Nur se ĝi atingas 30 pliajn voĉdonojn la ideo situos inter la 10 unuaj pli voĉdonitaj de la totalo.
Antaŭen!!!

Nun, 29a de novembro je la

bildo de jinglada

jinglada 5 semajnoj 6 tagoj 9 horoj 7 min ago

Nun, 29a de novembro je la 02:14 laŭ la Andora horaro, ĉi tiu ideo estas la sesa pli voĉdonita el ĉiuj ideoj de la retejo. Iuj komentoj estas tre interesaj.
Vidu tie: http://www.change.org/ideas/top_ideas

Cindy Mckee diras en sia

bildo de jinglada

jinglada 5 semajnoj 5 tagoj 46 min 27 sec ago

Cindy Mckee diras en sia blogo http://www.ipernity.com/blog/22786/111133 tion:

-------------------------------
Kelkaj kredas ke la organizaĵo ĉe change.org estas ligita al la Obama adminstracio. Ne. Tio estas sendependa bonfarada (evidente) organizaĵo kiu havas projekton 'Ideas for Change in America'. Ili intencas prezenti la 10 plej ŝatatajn (laŭ voĉdonado) ideojn al Obama (aŭ iu en la administracio). Tio estas tre malsama ol tio, kion mi legas en dissendolistoj: "La dek plej vojĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de Obama." Mi protestas uzon de la vorto 'efektivigitaj'

Ne plaĉas al mi vidi misinformojn.
------------------------------

Joan, el kie vi scias ke "Change.org estas la oficiala politik-kampanjo de Barack Obama"?

Change estas la partio de

bildo de joan

joan 5 semajnoj 4 tagoj 23 horoj 29 min ago

Change estas la partio de Obama. Kara, vidu la domajno kun 'gov' kaj vi rimarkos: http://change.gov

amike,
j.

Joan, la partio de Obama

bildo de jinglada

jinglada 5 semajnoj 4 tagoj 19 horoj 5 min ago

Joan,
la partio de Obama estas "The Democratic Party" http://www.democrats.org/page/content/victorytshirt/, change.gov estas la retejo de la oficejo de la ĵus elektita prezidento kaj change.org estas socia entrepreno de San Francisco, CA, fondita de Ben Rattray en la somero de 2005, kaj kun la subteno de amiko el Stanford, Marko Dimas, kaj fondinta teamo de Darren Haas, Rajiv Gupta, kaj Adam Cheyer, Change.org lanĉis la unuan version de sia retejo en 2007.

Tamen, mi nur demandis ke vi diru el kie vi eltiris ke "Change.org estas la oficiala politik-kampanjo de Barack Obama"? Bonvolu respondi pli precize.

Antaŭdankon!