10

Stellarium: por tiuj, kiuj ŝatas astrosciencon

http://www.stellarium.org

Stellarium estas senpaga programo malfermitkoda. Ĝi montras realisman 3-dimensian ĉielon tiel, kiel oni ĝin vidus nudokule, per dulornetoj aŭ per teleskopo.
Ankaŭ estas uzata kun planetariaj projekciiloj. Simple tajpu viajn koordinatojn kaj ek!
(Tradukistoj bonvenaj)

Legi »
Sendita de gufulo Publikigita antaŭ 41 semajnoj 3 tagoj – Anoncita antaŭ 41 semajnoj 3 tagoj
Kategorio: teknologio   Etikedoj:

Dankegon! mi amas vin! Mi ŜATEGAS

bildo de joan

joan 41 semajnoj 3 tagoj 13 horoj 27 min ago

Dankegon! mi amas vin!
Mi ŜATEGAS la astronomion kaj iom post iom mi malkovras novajn konojn el nia universo kaj siaj karakteristikoj misteraj... mi tuj aldonos en miaj plej ŝatataj ligoj en Del.icio.us kaj mi savos ĝin en Klaku.

Ankaŭ mi tute rekomendas CELESTIA:
http://www.shatters.net/celestia/gallery.html

antaŭen kaj ĝis la fina venko en ĉiuj planedoj!

:) kaj jes, Celestia estas ankaŭ

gufulo 41 semajnoj 3 tagoj 12 horoj 57 min ago

:)

kaj jes, Celestia estas ankaŭ bonega kaj rekomendinda.

Stellariumo mirigas! Dankon!

bildo de formiko

formiko 41 semajnoj 3 tagoj 2 horoj 43 min ago

Stellariumo mirigas! Dankon!

Bone, mi devas konfesi ke hieraux

bildo de joan

joan 41 semajnoj 3 tagoj 2 horoj 12 min ago

Bone, mi devas konfesi ke hieraux nokte mi ludis per Stellariumo gxis la 3a nokte, hahahahaha... kaj nun mi jam komprenas cxion... mi promesas ke mi faros artikoleton pri la programoj Stellariumo kaj Celestia, cxar eble estas aliaj amantoj de la astronomio sed vi ne konas multe pri la cxielo aux pri tiuj programoj.

Lastaj komentoj

Ligiloj