Pardonu por sendi novaĵo en la angla, sed mi pensas ke la vikipediaj aferoj estas interesaj.
Ĉi tio konsistas pri algoritmo por mezuri la kvaliton de artikolo en vikipedio. Ĉefe, ĝi kalkulas ĝin laŭ la kvanto da editadoj, kaj la "famo" aŭ "reputacio" (io simila al la karmo de klaku) de la editintoj.
Nun, ĝi ne funkcias, sed estas interesa projekto, mi pensas.
Legi »



Resumo (tradukita de mi): Ni prezentas
denizo 1 jaro 18 semajnoj 21 horoj 34 min ago
Resumo (tradukita de mi):
Ni prezentas enhavbazitan reputacisistemon por vikipediaj aŭtoroj. En nia sistemo, aŭtoroj gajnas reputacion kiam iliaj redaktoj al vikipediaj artikoloj estas konservitaj de sekvontaj aŭtoroj, kaj ili malgajnas reputacion, kiam iliaj redaktoj al la vikipediaj artikoloj estas forigitaj far sekvontaj aŭtoroj.
Tiel aŭtora reputacio estas kalkulita nur surbaze de enhavevolucio; sekve uzanto al uzantaj komentoj aŭ voĉdonoj ne estas uzataj. La kalkulado de aŭtora reputacio de ni povus esti uzata por marki novajn aldonaĵojn de aŭtoroj, kiuj havas malaltan reputacion. Ĝi ankaŭ povus esti uzata por permesi nur altreputaciaj aŭtoroj redakti kontroversajn aŭ gravajn paĝojn.
Reputacia sistemo por la Vikipedio povus ankaŭ instigi altkvalitajn aldonaĵojn.
Ni realigis la proponitan sistemon kaj ni per ĝi analizis la tuta itala kaj franca Vikipedioj, kiuj enhavas entute 691.551 paĝojn kaj 5.587.523 reviziojn. Niaj rezultoj montras, ke nia ideo pri reputacio havas bonan prognozan valoron. Laŭ la juĝo de homaj observantoj, la ŝanĝoj faritaj de aŭtoroj kun malalta reputacio havas gravan pligrandan verŝajnecon esti malbonkvalita ol averaĝe, kaj sekve poste esti malfaritaj kiel montras niaj mezuroj per algoritmoj.
fonto: http://www.soe.ucsc.edu/~luca/papers/07/wikiwww2007.html
kiel vi tradukus: "user-to-user
denizo 1 jaro 18 semajnoj 21 horoj 20 min ago
kiel vi tradukus: "user-to-user comments"?
dankon denizo, pro la traduko,
ombresaco 1 jaro 18 semajnoj 20 horoj 49 min ago
dankon denizo, pro la traduko, mi estas tro mallaborema por ĝin fari.
kiel estas la traduka kvalito?
denizo 1 jaro 18 semajnoj 19 horoj 49 min ago
kiel estas la traduka kvalito?
Ŝajnas bone, vere, mia angla ne
ombresaco 1 jaro 18 semajnoj 16 horoj 18 min ago
Ŝajnas bone, vere, mia angla ne estas tre bona, kaj mi sendis la novaĵon ĉefe pro la temo, ĉar, laŭ mi, estas interesa la eksisteco de tia ilo. Ni esperu ke dank'al ĝi vikipedio plibonigu.