14

Nova Ubuntu Linukso, 7.10 Gutsy

bildo de paulogeyer
El paulogeyer Publikigita antaŭ 1 jaro 11 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 10 semajnoj
Etikedoj:
http://www.ubuntu.com

Mi jam ĝisdatigis mian komputilon al la 7.10 eldono de Ubuntu, ĝi tre bonas. Bedaŭrinde mi ne trovis esperantan enkondukon pri ĝi, ĉu ekzistas?

Ĝi estis eldonita je 18-a de oktobro.

Legi »

Ekzistas la traduko de la instalilo,

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 11 semajnoj 1 tago 1 horo ago

Ekzistas la traduko de la instalilo, sed mi ne scias ĉu ekzistas enkonduko, kaj de kelkaj programojn enaj. Se ĝi ne (ankoraŭ) ekzistas, ek!

Mi tre lauxdas la novan eldonon.

bildo de denizo

denizo 1 jaro 11 semajnoj 23 horoj 29 min ago

Mi tre laŭdas la novan eldonon. Alie de la antaŭa eldono "Gutsy" enhavas altkvalitajn esperantajn tradukojn de: Naŭtilo [launchpad-uloj], Gnomo paneloj [launchpad-uloj], GIMP (bildoredaktilo) [Antonio Codazzi], Open Office [teamo], Scribus [Antonio Codazzi], Helpo (helpomontrilo) [launchpad-uloj]

Netradukitaj programoj restas ekz.: gthumb (bildomontrilo), gcalctool (kalkulilo), f-spot (fotomastrumilo, redaktileto),
Krome malmulte de priskribo kaj helpo estas farita. Indas formigi ia teamo por fari tion.

Mi jam instalis la version 7.10

bildo de joan

joan 1 jaro 11 semajnoj 16 horoj 54 min ago

Mi jam instalis la version 7.10 Gutsy kaj mi devas diri ke ĝi iras pli rapide ol la antaŭa 7.4, kaj la specialaj tridimensiaj efektoj Compiz Fushion nun funkcias pli bone... sed ne tiel bone ol en Mac OS X.

La fenestrsistemo Gnome nun funkcias rapidege en Ubuntu, ĉu ne? :-)

"..sed ne tiel bone ol en Mac OS

bildo de denizo

denizo 1 jaro 11 semajnoj 1 horo 33 min ago

"..sed ne tiel bone ol en Mac OS X."
Tio dependas de viaj agordoj kaj via grafika karto. Mi antaŭ kk tagoj ludis kun ĝi, kaj opinias ĝin pli aŭ sambone kiel en MAC OŜ.
Krome, estas multe pli da libereco en linukso ol en aliaj sistemoj.
Manko en OŜ: ekz. la funkcio por negativigi la kolorojn estas tre bona funkcio, kiam la okuloj laciĝas.

Mi kutime uzas mac os x de antaux

bildo de joan

joan 1 jaro 10 semajnoj 6 tagoj 21 horoj ago

Mi kutime uzas mac os x de antaŭ 1 jaro kaj duono, tamen antaŭe mi ĉiam uzis kaj OpenBSD, kaj FreeBSD, kaj Debiano GNU/Linukso.. kaj mi devas diri ke iom post iom Ubuntu similas al mac os x en multaj multaj multaj aspektoj. Estas nure mia opinio, sed mi tion rimarkas, hehe