12

NireBlog.com - 80-lingva blogo senpaga, ankaŭ en esperanto

http://nireblog.com

David Gonzalez kreis blogan retejon nomata Nireblog (en la eŭska ĝi signifas "mia blogo") en -ĝis nun- okdeko da lingvoj. (jes 80!) Gratulinde! (krome ĝi havas eblecon ligigi la blogaĵojn al klaku!)

Li turnis sin al esperantistoj, ne nur por disvastigi sian projekton, sed ankaŭ ĉar la esperanta versio ankoraŭ ne estas fintradukita kaj li petas onin plen-esperantigi ĝin. Ankaŭ eblus aldoni novan lingvon.

Ĉefa pagxo de la blogaro: http://nireblog.com
La esperanta versio: http://nireblog.com/eo
Tradukilo el la la angla, hispana aŭ kataluna: http://niretrad.nireblog.com

Legi »
bildo de farri
Sendita de farri Publikigita antaŭ 43 semajnoj 5 tagoj – Anoncita antaŭ 43 semajnoj 3 tagoj
Kategorio: teknologio   Etikedoj:

Indas mencii ke ili aldonis ligilon

bildo de joan

joan 43 semajnoj 5 tagoj 3 horoj 24 min ago

Indas mencii ke ili aldonis ligilon al Klaku.net por rekte sendi viajn proprajn blog-eldonojn, bonege!

Kion pli bezonas la esperantistoj? :-)

Kaj la mesaĝon la kreinto de Nireblog

bildo de farri

farri 43 semajnoj 5 tagoj 3 horoj 21 min ago

Kaj la mesaĝon la kreinto de Nireblog skribis al ni en la hispana kaj skribis al retadreso aperanta en la retejo de KEJ. Plej verŝajne ne temas pri esperantisto. Kaj li ne nur konsideris esperanton kiel plian lingvon, sed ankaŭ scias pri la ekzisto de klaku kaj aldonis la eblecon igi en klaku la blogaĵojn de la esperanta versio. Jen la unuaj spuroj de la fina venko!

bonega retpaĝo!! ni devu diskonigi

bildo de vinz

vinz 43 semajnoj 2 tagoj 11 horoj 27 min ago

bonega retpaĝo!! ni devu diskonigi ĝin!

Lastaj komentoj

Ligiloj