La projekto HULU celas esti alternativa videoprojekto al la plej fama Youtube.com uzata per milionaj da uzantoj el la tuta mondo.
Legi »|
El joan Publikigita antaŭ 44 semajnoj 6 tagoj – Anoncita antaŭ 44 semajnoj 3 tagoj
Etikedoj: |
La projekto HULU celas esti alternativa videoprojekto al la plej fama Youtube.com uzata per milionaj da uzantoj el la tuta mondo.
Legi »
Nun gxi bonas! Ni esperu nur
ombresaco 44 semajnoj 6 tagoj 12 horoj 12 min ago
Nun ĝi bonas!
Ni esperu nur ne vidi reklamojn.
Jes, nun la ligilo bonas, mi forlaŝis
joan 44 semajnoj 6 tagoj 10 horoj 33 min ago
Jes, nun la ligilo bonas, mi forlaŝis la malnovan kaj republikigis ĝin.
Laŭ mi Youtube estas tre 'libera' projekto pro tio ke ĉiuj povas publikigi siajn videojn, tamen en tiu projekto nur povos la grandaj produktistoj kaj firmoj de la kino: Warner, Paramount, Fox, ktp... kaj pro tio, laŭ mi, tio neniam estos tiel uzata kaj popole konata.
republikigi gxin... Cxu cxiuj
ombresaco 44 semajnoj 6 tagoj 10 horoj 8 min ago
republikigi ĝin...
Ĉu ĉiuj povas (mi priparolas la publikinton de la novaĵo) aŭ nur la adminstrantoj?
Ombresaco, mi pensas ke simpla
farri 44 semajnoj 6 tagoj 9 horoj 36 min ago
Ombresaco, mi pensas ke simpla uzanto povas korekti sian publikigaĵon. En la komentara paĝaro, serĉu la eblecon administraj ligoj (malgrande sub la titolo de la novaĵo) kaj tie normala uzanto ankaŭ povas korekti la titolon aŭ la priskribon. Sukceson!
ĉiuj (la aŭtoroj de sia novaĵo).
joan 44 semajnoj 6 tagoj 9 horoj 34 min ago
ĉiuj (la aŭtoroj de sia novaĵo).
Dankon pro la respondoj, sed mi
ombresaco 44 semajnoj 5 tagoj 22 horoj 38 min ago
Dankon pro la respondoj, sed mi trovis nur "administrajn ligilojn", kaj tio ebligas min "Redaktu la titolon aŭ la priskribon", sed ne forviŝi mian propran novaĵon, nek korekti la ligilon, ĉu normala uzanto povas republikigi novaĵon se la ligilo fuŝas aŭ sanĝas?
Jes, ombresaco pravas, ankaux mi
dipcas 44 semajnoj 5 tagoj 22 horoj 16 min ago
Jes, ombresaco pravas, ankaŭ mi ne povas forviŝi miajn proprajn eldonojn.
Jes Ombresaco, nur administrantoj,
joan 44 semajnoj 5 tagoj 22 horoj 15 min ago
Jes Ombresaco, nur administrantoj, mi forgesis tion mencii.
Gxis kiam cxiuj la projektoj internaciaj
omabutner 44 semajnoj 5 tagoj 22 horoj 13 min ago
Ĝis kiam ĉiuj la projektoj internaciaj estos nur en la angla? Kial, almenaŭ, kiel vikipedio ili ne uzas ĉiujn?
Ĝis kiam esperanto estu amase
gufulo 44 semajnoj 5 tagoj 18 horoj 22 min ago
Ĝis kiam esperanto estu amase instruita en la lernejoj, kiel (aŭ anstataŭ) la angla.
Ĝis kiam esperantistoj ĉesos
farri 44 semajnoj 5 tagoj 18 horoj 6 min ago
Ĝis kiam esperantistoj ĉesos esti neŭtralaj kaj rekte agos.
farri: Ĝis kiam esperantistoj
ombresaco 44 semajnoj 5 tagoj 17 horoj 7 min ago
farri: Ĝis kiam esperantistoj ĉesos esti neŭtralaj kaj rekte agos.
XDDDDD
Mi legis recenzon pri HULU, kaj
formiko 44 semajnoj 1 tago 2 horoj 56 min ago
Mi legis recenzon pri HULU, kaj oni diris, ke ĝi metas reklamojn inter la retpaĝojn..ni devos atendi kaj vidi....