La priskriboj estas en la angla sed eble tiu listo utilos al kelkaj Klaku-uzantoj.
Legi »|
El gufulo Publikigita antaŭ 1 jaro 10 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 10 semajnoj
Etikedoj: |
La priskriboj estas en la angla sed eble tiu listo utilos al kelkaj Klaku-uzantoj.
Legi »
Miaj plej sxatataj programoj en
joan 1 jaro 10 semajnoj 5 tagoj 13 horoj ago
Miaj plej ŝatataj programoj en Mac:
- Coda, la PLEJ bona editoro de PHP-Pitono-CSS-XML de la mondo (ne estas malfermitfonta programo).
- Firefox, la PLEJ bona navigadilo.
- Thunderbird, por mia poŝto.
- Viena, legilo de kanaloj RSS.
Miaj plej ŝtataj programoj en Linukso:
- Liferea, legilo de kanaloj RSS
- Evolution, por mia poŝto.
- IRC-Hablado, por aŭskulti voĉe kion miaj amikoj parolas en la babilkanaloj sen malfermi la fenestrojn.
- The Gimp, kaj ĉiam The Gimp. :-)
Mia plej ŝatata programo en Vindozo:
- Solitaire
:-D
Joan, mi estis re-leganta
gufulo 1 semajno 3 tagoj 51 min 58 sec ago
Joan, mi estis re-leganta tiun ĉi novaĵon kaj mi interesiĝas pri Coda. Ĉu vi daŭre uzas ĝin?
Mi kutime uzas Textmate-on (http://macromates.com); se vi ankaŭ konas ĝin mi ŝatus scii ĉu vi povus fari etan kelk-linian recenzon aŭ komparon inter ili, por scii se mi devus plani ŝanĝi aŭ resti kiel nun.
Dankon!
bone... mi parolos pri Coda
joan 1 semajno 2 tagoj 23 horoj 7 min ago
bone... mi parolos pri Coda kaj pri GNU/Emacs.
En Mac Os X (kaj nur en Mac Os X) mi uzas Coda. Mi aĉetis ĝin kontraŭ malpli ol 20 EUR, mi ne bone memoras sed pli-malpli tio.
Ĝi estas profesia, belEGa, neniam donas erarojn, eblas konekti per FTP, per SSH, eblas havi tre bela kolekto de ĉiuj viaj paĝoj sen zorgi pri la uzant-nomo/pasvorto ĉiam.
Tamen, ĝi ne estas libera kaj ĝi ne estas senpaga.
GNU/Emacs estas malbeleta, tamen... ĝi ekzistas en Mac Os X (GNU/Emacs kaj Aquaemacs, kun mi uzas), en GNU/Linukso, en OpenBSD, en Windows, en FreeBSD, ktp...
GNU/Emacs estas libera kaj senpaga. Ĝi estas TRE pova programo: vi pvoas konekti per FTP, ĝi havas shell SSH, ĝi povas uzi CVS, poŝtojn, ktp, ktp, ktp...
Do, fine... Coda estas bela, mallibera kaj nur por Mac OS X. Emacs estas malbela, libera kaj por ĉiuj mastrumsistemoj.
La elekto estas via :)
Dankon pro via tempo,
gufulo 1 semajno 2 tagoj 15 min 30 sec ago
Dankon pro via tempo, Joan.
Mi celis prefere komparon inter Coda kaj Textmate, ĉar mi neniam uzis GNU/Emacs-on, sed viaj informoj estis ankaŭ utilaj :)