En aŭgusto Libera Folio rakontis pri la granda foto-retejo Ipernity, kiu decidis proponi siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La esperanta traduko estis rapide finita, kaj dum kelkaj semajnoj la volontuloj de la esperanta teamo prov-uzis la sistemon por elsarki erarojn. La esperanta fasado de Ipernity estis oficiale lanĉita vendrede la 12-an de oktobro, kune kun la tradukoj en la germana, hispana kaj itala. La gvidantoj de Ipernity volis, ke la Esperanto-versio estu surprizo por la granda publiko, kaj neniuj informoj pri ĝi aperis en la retejo antaŭ la oficiala lanĉo. Lige kun la lanĉo Esperanto estis menciita en la diverslingaj gazetaraj komunikoj de Ipernity. Intervjuo de Libera Folio kun Christian Conti, unu el la ĉefoj de Ipernity, montras ke interalie troigita Vikipedia informo pri la kvanto de esperantistoj influis lian decidon aperigi la retejon ankaŭ en Esperanto.
Legi »











Lastaj komentoj
2 tagoj 22 horoj antaŭe
3 tagoj 1 horo antaŭe
5 tagoj 6 horoj antaŭe
5 tagoj 10 horoj antaŭe
5 tagoj 10 horoj antaŭe
5 tagoj 23 horoj antaŭe
1 semajno 1 tago antaŭe
1 semajno 2 tagoj antaŭe
1 semajno 2 tagoj antaŭe
1 semajno 2 tagoj antaŭe