En aŭgusto Libera Folio rakontis pri la granda foto-retejo Ipernity, kiu decidis proponi siajn servojn ankaŭ en Esperanto. La esperanta traduko estis rapide finita, kaj dum kelkaj semajnoj la volontuloj de la esperanta teamo prov-uzis la sistemon por elsarki erarojn. La esperanta fasado de Ipernity estis oficiale lanĉita vendrede la 12-an de oktobro, kune kun la tradukoj en la germana, hispana kaj itala. La gvidantoj de Ipernity volis, ke la Esperanto-versio estu surprizo por la granda publiko, kaj neniuj informoj pri ĝi aperis en la retejo antaŭ la oficiala lanĉo. Lige kun la lanĉo Esperanto estis menciita en la diverslingaj gazetaraj komunikoj de Ipernity. Intervjuo de Libera Folio kun Christian Conti, unu el la ĉefoj de Ipernity, montras ke interalie troigita Vikipedia informo pri la kvanto de esperantistoj influis lian decidon aperigi la retejon ankaŭ en Esperanto.
Legi »



do, ni vidu... mi ankoraŭ ne havis
joan 1 jaro 1 tago 12 horoj 59 min ago
do, ni vidu... mi ankoraŭ ne havis tempon por provi, tamen morgaŭ mi uzos ĝin kaj mi rakontos en mia blogo miaj spertoj...
ek'
Kara! Mi tre dankas ke vi publikigis
farri 1 jaro 1 tago 9 horoj 6 min ago
Kara! Mi tre dankas ke vi publikigis novaĵon en Klaku, des pli se temas pri tiel grava kaj grandioza novaĵo. Mi pensas ke venonta numero de Monato parolos pri la afero.
Cetere, la teamo de Klaku.net estus tre kontentaj se ni povus iel kunligi la grandiozan retnovaĵejoj Libera Folio kune kun Klaku, samkiel aliaj retejoj faras.
Mi provis Ipernity kaj mi perdiĝis...
chmari 1 jaro 15 horoj 21 min 55 sec ago
Mi provis Ipernity kaj mi perdiĝis... tro multaj opcioj, tro multaj butonoj, tro multaj koloroj, tro multaj ligiloj... mi preferus pli simplan projekton (kiel Monda Kalendaro aŭ Amikumu, ekzemple).
Sed bone, tiu novaĵo nur rilatas PRI UNU TRADUKO, la projekto ne estas esperantista, nur la traduko (samkiel Google en esperanto aŭ komputil-ludoj tradukitaj en esperanto).
"Sed bone, tiu novaĵo nur rilatas
ombresaco 52 semajnoj 22 horoj 11 min 18 sec ago
"Sed bone, tiu novaĵo nur rilatas PRI UNU TRADUKO, la projekto ne estas esperantista, nur la traduko (samkiel Google en esperanto aŭ komputil-ludoj tradukitaj en esperanto)" -> Tiel devus esti. Ke ne esperantistoj interesiĝas pri traduko, sed ne pri lerni, diras ke iom post iom la kvanto da parolantoj kreskas
Se oni havas retpaĝo en la angla, li ne (devige) estas anglisto (aŭ anglema), nek en la franca francisto (francema), nur ke la retpaaĝposedanto kredas ke la parolantoj de iu lingvo estas sufiĉe interesa grupo (kiel celo por siaj informoj).
Ke esperantisto skribas esperante, ne estas novaĵo.