Bonega kromprogrameto por Firefox por tuj ĉapeligi malnovajn retpaĝojn aŭ tekstojn kiuj ankoraŭ estas en la x-skribsistemo.
Legi »|
El vinz Publikigita antaŭ 1 jaro 3 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 3 semajnoj
Etikedoj: |
Bonega kromprogrameto por Firefox por tuj ĉapeligi malnovajn retpaĝojn aŭ tekstojn kiuj ankoraŭ estas en la x-skribsistemo.
Legi »
Ege interesa kromprogrameto por
joan 1 jaro 3 semajnoj 1 tago 12 horoj ago
Ege interesa kromprogrameto por la plej bona navigadilo! dankon!
Mi uzas ĉapelojn en Ubuntu kaj Makoso de antaŭ longe, tamen mi ĉiam apogas la facilaĵojn programitaj por la novuloj en nia tutmonda lingvo, antaŭen kun la kromprogrameto!
Nur iuj TTT-ejoj ne uzas ĉapelojn.
formiko 1 jaro 3 semajnoj 1 tago 2 horoj ago
Nur iuj TTT-ejoj ne uzas ĉapelojn. Kiu ne uzas ĉapelojn?
Certe estas multe pli bona se la
vinz 1 jaro 3 semajnoj 19 horoj 20 min ago
Certe estas multe pli bona se la tekstoj jam estas ĉapeligita.
Mit tute ne ŝatas la x-sistemon, ĝi aspektas tute ne bone.
Sed eĉ en klaku.net kelkaj ankoraŭ skribas x-sistemon kaj estiĝas miksaĵo inter ĉapeloj ka x-sistemo. Ankaŭ tiam estas la kromprogramo bona!
Formiko, nur mankas aldoni: Kiu
gufulo 1 jaro 3 semajnoj 13 horoj 21 min ago
Formiko, nur mankas aldoni:
Kiu ne uzas ĉapelojn? Venu ĉi tie kaj mi batos lin/ŝin!
hehe
Mi mem, uzas la x-sistemon, dependadte
ombresaco 1 jaro 3 semajnoj 9 horoj 27 min ago
Mi mem, uzas la x-sistemon, dependadte je mi estas ĉe mia komputilo, aŭ en alia. Mi pensas ke eble ĝi povus esti integrata en la tekstejoj (textboxes) per javascipt (aŭ poste en la servilo per PHP) en esperantaj paĝoj kiel en la esperanta vikipedio.
Mi uzas la x-sistemon, kiam mi
formiko 1 jaro 2 semajnoj 6 tagoj 15 horoj ago
Mi uzas la x-sistemon, kiam mi skribos retpoŝtojn, sed kiam mi skribos en forumoj, mi uzas ĉapelojn. Mi preferas Linukson (aŭ "Ek" por Vidozo)por skribi ĉapelojn.
Ankaŭ mi uzis la x-sistemon kaj
bonulo 1 jaro 2 semajnoj 5 tagoj 21 horoj ago
Ankaŭ mi uzis la x-sistemon kaj Ĉapeliston. Sed antaŭ kelkaj tagoj mi instruiĝis de mia amiko manieron por enigi supersignon per Makintoŝo. La maniero estas tre simpla...
Faru ĉi tion: 1. Elektu "Internacia sistema-opcioj" 2. Elektu "eniga menuo" 3. Elektu "Vastigita Usono". Tiel, vi povos premi OPTION kaj 6 samtempe antaŭ litero por aldoni ĉapelon al ĝi, kaj premi OPTION kaj b (por brevo) antau la "u" por aldoni ĝian duoncirklan supersignon.