Vi povas viziti la dissendaĵojn de Esperanto 2.0 TV ĉe la retadreso de worldtv.com/esperanto_2.0_tv . Vi povas uzi ankaŭ la aplikaĵon de Ustream.tv, kies retadreso estas www.ustream.tv/channel/dissendoj-de-esperanto-20-tv
Legi pli »Vi povas viziti la dissendaĵojn de Esperanto 2.0 TV ĉe la retadreso de worldtv.com/esperanto_2.0_tv . Vi povas uzi ankaŭ la aplikaĵon de Ustream.tv, kies retadreso estas www.ustream.tv/channel/dissendoj-de-esperanto-20-tv
Legi pli »[Interreta testoprogramo de ESENCOJ] Laŭ d-ro Iván Bujdosó, kompetentuloj volas decidi pri la malakcepto de Esperanto-lingvoekzameno en la universitatoj. S-ro Imre Szabó, gvida ekzamenanto diras, ke skepticismo malutilas, ĉiujare oni klaĉas pri tiu temo, sed ĝis nun neniam okazis tiu grava decido. Espereble nek nun okazos - asertas s-ro Szabó en tiu ĉi intervjuo.
Legi pli »En Hungario ĉ. milo da esperantistoj uzas ankaŭ interreton sed plejparte nur por korespondadi retpoŝte, kaj eble nur kelkdekoj uzas iun mesaĝilon (Skajpo ktp.). Eĉ, la plej uzataj komunikiloj ankoraŭ estas la retlistoj, kaj multoj havas iaspecan kontraŭsenton al la novaj teknologioj.
Mi ne ŝatas, tamen fakto restas, ke oni havas nur vagajn ideojn pri la esenco de interreto. Mi ne volas simpligi la aferon, tamen, ŝajne temas ankaŭ pri generacia malkapableco.
Legi pli »La aplikaĵo de statistiko de ESENCOJ funkcias ekde 28a de novembro 2007. Dum 15 tagoj la nombro de vizitintoj superis la duonmilon, oni vizitis la portalon el 28 diversaj landoj el tri kontinentoj: Eŭropo, Ameriko kaj Asio.
Legi pli »Venu al ni kaj amuziĝu, remadu kun ni per kajako, kanuo, boato, per kio vi deziras!
Loĝado: en lignaj dometoj (4-6 litaj) rekte sur la bordo de rivero Tisza. Kostoj: entute 26.000,- HUF (105,- Eŭro) por loĝado, manĝado (Signu sube se vi estas vegetarano!), programoj, ekskursoj en la ĉirkauaĵo: Hortobágy, Berekfürdő, Tiszaörs (baniĝo kaj rajdado).
„La malĝustaj genetikaj donitaĵoj ŝargas la armilon, la vivmaniero tiras la ĉanon.” (D-ro Lamont Murdoch, Universitato Loma Linda)
Ĉu vi volas vivi pli sane, aktive?
Sana vidmaniero — la decidoj estiĝas en la kapo
La Internacia Kontaktreto Por Sana Homo (IKS) difinis en sia agado kiel celon – kun la sama celo ĝi survojigas ankaŭ sian artikolserion – helpi al tiuj homfratoj uzantaj Esperanton, kiuj
· emas havi pli da respondeco en la flegado de sia propra sano,
Finpretas la enketo de la Societo de Esperantistaj Pedagogoj el Hungario (EPME) pri la Esperanton instruantaj personoj el Hungario – anoncis la prezidanto de EPME, Jozefo Németh.
La nomlisto listigas cent personojn, kaj ĝojiga estas, ke en ĉiu hungara distrikto (en 19 departamentoj) troviĝas almenaŭ unu e-instruanto – sed jen la publika letero de la inicianto pri la kompilaj detaloj.
Gramatika prelego (sonmaterialo) pri akuzativo de la plej (re)konata e-instruisto el Hungario (kaj verkisto), Imre Szabó. Ĝui la 30-minutan prelegon (bedaŭrinde la fino de materialo malaperis - kiel okazas kun akuzativo ie-tie :-)…
Materialo registrita la 16an de septembro 2007, okaze de pliperfektiga konferenco de e-instruistoj en Nyíregyháza, Hungario.
Lastaj komentoj
1 tago 7 horoj antaŭe
1 tago 10 horoj antaŭe
2 tagoj 4 horoj antaŭe
2 tagoj 4 horoj antaŭe
2 tagoj 9 horoj antaŭe
2 tagoj 9 horoj antaŭe
5 tagoj 10 horoj antaŭe
6 tagoj 3 horoj antaŭe
1 semajno 18 horoj antaŭe
1 semajno 1 tago antaŭe