10

Esperanto elektebla dum perboata vizito de Strasburgo.

http://benecyril.free.fr

Dank al la strasburgano Cyrille Hurstel kaj al liaj kunlaborantoj, baldaŭ eblos aŭskulti komentaron pri la urbo de Strasburgo dum perŝipa vizitado en esperanto. En la urbo de la eŭropa parlementejo, je ĉiu vizitkomenco, geturistoj aŭdos la nomon "esperanto" diritan de la ŝoforo kiu anoncas ĉiujn lingvojn elekteblajn. La komentojn eblas aŭskulti pere de ĉiĉerona sistemo, kiu ĝustatempe aŭdigas la komentojn ĉe la loko komentinda tra kap-aŭskultiloj. 500 000 homoj ĉiujare ŝipe turismumas en la urbo.

Legi pli »
Sendita de feo Publikigita antaŭ 44 semajnoj 1 tago – Anoncita antaŭ 44 semajnoj 11 horoj
Kategorio: turismo   Etikedoj: