11

Svisaj parlamentanoj proponas la Nobel Pacpremion por Universala Esperanto-Asocio (UEA)

bildo de ombresaco
El ombresaco Publikigita antaŭ 1 jaro 1 semajno – Anoncita antaŭ 1 jaro 1 semajno
Etikedoj:
http://www.kontakto.info

Esperanto estas la lingvo de paco. Ĝi ebligas kontaktojn demokratajn, ĉar la dialogantoj estas egalrajtaj pro tio ke Esperanto ne havas politikajn aŭ historiajn ligojn kun iu ŝtato. Pro tiaj kialoj, svisaj parlamentanoj proponas UEA al nobelpremio.

Legi »

Persone, krom gxi estus bone por

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 1 semajno 4 tagoj 7 horoj ago

Persone, krom ĝi estus bone por disvastigi esperanton, la nobelpremio estas por ke la homoj aŭ grupoj kiuj faris ion, ne prizorgus monon, sed nur sian celon. Kaj, la atingitaj celoj de UEA (mia opinie), ne meritas la premion.

Ankaux liberafolio parolas pri

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 1 semajno 4 tagoj 7 horoj ago

Ankaŭ liberafolio parolas pri ĝi:
http://www.liberafolio.org/2007/svisaparlamento/

Rigardu la liston de la pacaj nobel [...]

bildo de farri

farri 1 jaro 1 semajno 2 tagoj 9 horoj ago

Rigardu la liston de la pacaj nobelpremiitoj, komparu kaj juĝu mem

jen kion mi skribis en liberafolio:

bildo de jinglada

jinglada 1 jaro 1 semajno 1 tago 5 horoj ago

jen kion mi skribis en liberafolio: Precize pro tio ke UEA ne multe diferencas de iuj kiuj estis nobelpremiitaj ne estus stranga ke ĝi estu premiita per la nobelpremio pri io sufiĉe for de la paca agado, kiel estas ke asocio por la paca lingvo-ponto permesas ke ŝtataj lingvogrupoj diskriminacias tiujn senŝtatajn.

Ho! 1994 Yasser Arafat (ياسر

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 1 semajno 1 tago 5 horoj ago

Ho!
1994 Yasser Arafat (ياسر عرفات)
Shimon Peres (שמעון פרס)
Yitzhak Rabin (יצחק רבין) Palestinian flag Palestinian Authority
Flag of Israel Israel
Flag of Israel Israel "for their efforts to create peace in the Middle East."

Kaj pri la lasta premio, pli bone oni ne parolu. Eble vi pravas, mi pensis ke ĝi estas pli serioza premio.

Pardonu la demandon. Se UEA "stimulas"

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 1 semajno 1 tago 5 horoj ago

Pardonu la demandon. Se UEA "stimulas" faŝismon per sia neŭtraleco, ĉu vi pensas ke ĝi meritas pac-nobelpremion?

Bonega rimarko, ombresaco, se UEA

bildo de misterfit

misterfit 1 jaro 1 semajno 22 horoj 28 min ago

Bonega rimarko, ombresaco, se UEA deklaras sin fervore neŭtrala, ĝi meritas nek la premion de la paco, nek la premion de la malpaco, nek la malpremion de la paco, nek la malpremion de la malpaco.

Malpremio de la malpaco!, kaj ankoraux

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 1 semajno 7 horoj 19 min ago

Malpremio de la malpaco!, kaj ankoraŭ estas homoj kiuj pensas ke per artefarita lingvo oni ne povas esprimi kompleksaj pensoj!