Esperanto estas la lingvo de paco. Ĝi ebligas kontaktojn demokratajn, ĉar la dialogantoj estas egalrajtaj pro tio ke Esperanto ne havas politikajn aŭ historiajn ligojn kun iu ŝtato. Pro tiaj kialoj, svisaj parlamentanoj proponas UEA al nobelpremio.
Legi »



Persone, krom gxi estus bone por
ombresaco 45 semajnoj 5 tagoj 1 horo 23 min ago
Persone, krom ĝi estus bone por disvastigi esperanton, la nobelpremio estas por ke la homoj aŭ grupoj kiuj faris ion, ne prizorgus monon, sed nur sian celon. Kaj, la atingitaj celoj de UEA (mia opinie), ne meritas la premion.
Ankaux liberafolio parolas pri
ombresaco 45 semajnoj 5 tagoj 1 horo 22 min ago
Ankaŭ liberafolio parolas pri ĝi:
http://www.liberafolio.org/2007/svisaparlamento/
Rigardu la liston de la pacaj nobel [...]
farri 45 semajnoj 3 tagoj 3 horoj 12 min ago
Rigardu la liston de la pacaj nobelpremiitoj, komparu kaj juĝu mem
jen kion mi skribis en liberafolio:
jinglada 45 semajnoj 1 tago 23 horoj 24 min ago
jen kion mi skribis en liberafolio: Precize pro tio ke UEA ne multe diferencas de iuj kiuj estis nobelpremiitaj ne estus stranga ke ĝi estu premiita per la nobelpremio pri io sufiĉe for de la paca agado, kiel estas ke asocio por la paca lingvo-ponto permesas ke ŝtataj lingvogrupoj diskriminacias tiujn senŝtatajn.
Ho! 1994 Yasser Arafat (ياسر
ombresaco 45 semajnoj 1 tago 23 horoj 2 min ago
Ho!
1994 Yasser Arafat (ياسر عرفات)
Shimon Peres (שמעון פרס)
Yitzhak Rabin (יצחק רבין) Palestinian flag Palestinian Authority
Flag of Israel Israel
Flag of Israel Israel "for their efforts to create peace in the Middle East."
Kaj pri la lasta premio, pli bone oni ne parolu. Eble vi pravas, mi pensis ke ĝi estas pli serioza premio.
Pardonu la demandon. Se UEA "stimulas"
ombresaco 45 semajnoj 1 tago 22 horoj 58 min ago
Pardonu la demandon. Se UEA "stimulas" faŝismon per sia neŭtraleco, ĉu vi pensas ke ĝi meritas pac-nobelpremion?
Bonega rimarko, ombresaco, se UEA
misterfit 45 semajnoj 1 tago 16 horoj 10 min ago
Bonega rimarko, ombresaco, se UEA deklaras sin fervore neŭtrala, ĝi meritas nek la premion de la paco, nek la premion de la malpaco, nek la malpremion de la paco, nek la malpremion de la malpaco.
Malpremio de la malpaco!, kaj ankoraux
ombresaco 45 semajnoj 1 tago 1 horo 1 min ago
Malpremio de la malpaco!, kaj ankoraŭ estas homoj kiuj pensas ke per artefarita lingvo oni ne povas esprimi kompleksaj pensoj!