17

Sveda politikisto publike pledas por komuna EU-lingvo

bildo de Urso
El Urso Publikigita antaŭ 1 jaro 15 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 14 semajnoj
Etikedoj:
http://www.liberafolio.org

Eŭropa Unio bezonas komunan lingvon, argumentas la konata sveda politikisto Per Gahrton en ampleksa artikolo, aperinta en prestiĝa sveda ĵurnalo. Per Gahrton estas unu el la fondintoj de la sveda verdula partio, multjara parlamentano kaj EU-parlamentano. Lia artikolo sub la titolo "EU bezonas komunan 'lingua franca'" aperis lunde la 13-an de aŭgusto en la gazeto Sydsvenska Dagbladet, la plej granda matena ĵurnalo de suda Svedio, kun ĉiutaga eldonkvanto de 130.000 ekzempleroj. Laŭ li taŭgaj alternativoj por komuna EU-lingvo estus la franca, latino, aŭ Esperanto. Esperanton aŭ latinon laŭ li eblus enkonduki ene de unu-du generacioj, la francan multe pli rapide.

Legi »