En la unuaj tagoj de julio la liberala grupo ALDE en la Eŭropa parlamento aranĝis publikan seminarion (aŭ "aŭdadon") pri lingva diskriminacio en Eŭropa Unio. Parolis interalie la konata esploristo François Grin. Unu el la aranĝantoj de la seminario estis Esperanto Radikala Asocio (ERA), kaj ĝia gvidanto Giorgio Pagano estis unu el la debatestroj. La aranĝon ĉeestis multaj esperantistoj, inter ili ankaŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA. Esperanto tamen ne havis grandan rolon en la publikaj elpaŝoj. Ne ĉeestis la sola esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik.
Legi »










Lastaj komentoj
11 horoj 16 min antaŭe
12 horoj 47 min antaŭe
12 horoj 47 min antaŭe
12 horoj 49 min antaŭe
1 tago 6 horoj antaŭe
1 tago 7 horoj antaŭe
1 tago 9 horoj antaŭe
1 tago 11 horoj antaŭe
1 tago 12 horoj antaŭe
2 tagoj 20 horoj antaŭe