14

Oficiala sendependiĝo de Kosovo: ĉu fino de la nuna civilizo?

http://amikeco.ru

Skiza superrigardo de ruslingvaj blogoj pri la dimanĉaj eventoj en Kosovo:

"Kiam post kelkaj jaroj komenciĝos la Granda Tohuvabohuo, kaj ĉiuj ekdemandos stultajn demandojn «Ĉu estis la punkto de nereveno? Ĉu estis la tago, kiam eblis ĉion haltigi?» — jen kiam ni rememors tiun ĉi tagon." La notico enhavas videfragmenton.

Legi »
bildo de Slavik
Sendita de Slavik Publikigita antaŭ 19 semajnoj 6 tagoj – Anoncita antaŭ 19 semajnoj 4 tagoj
Kategorio: politiko kaj filozofio   Etikedoj:

Kosovo, monda lando.

bildo de joan

joan 19 semajnoj 6 tagoj 3 horoj 59 min ago

Do... dum la tuta historio aperis kaj malaperis landoj, la militoj kontruis la nunajn mapojn de Eŭropo, Ameriko, Azio, Oceanio kaj Afriko... do se Kosovo sendependiĝas aŭ ne, ne estas novaĵo, ĉu?

Nur Kosovo havas la rajton por decidi. La povo, por la popolo.

Vi skribas: "Nur Kosovo

bildo de Slavik

Slavik 19 semajnoj 5 tagoj 13 horoj 12 min ago

Vi skribas: "Nur Kosovo havas la rajton por decidi".

Cxu vi opinias same pri Abhxazio, Sud-Osetio, Cxednestrio kaj Tamil-Ilamo? Cxu Usono samopinias? Fakte, "libera sendependigxado" estas dangxera por la nuntempa, finfine iom stabila, monda sistemo.

kial?

bildo de joevinilo

joevinilo 19 semajnoj 5 tagoj 12 horoj 19 min ago

Slavik... kial estas dangxera? Donu argumentojn, bv.

Kontraux la dangxero, mezuroj!

bildo de joan

joan 19 semajnoj 5 tagoj 12 horoj 13 min ago

Se la dangxero estas la milito, ni ne konstruu armeojn.
Se la dangxero estas la pafiloj, ni detruu la armilojn.

Kiam bona okazajxo sukcezas, tuj aperas ekskuzojn kaj kontraux-argumentojn por enmeti timon ene de la societo.

La libereco estas la plej alta fako dezirata de cxiu homo kaj cxiu popolo.

Mi deziras la sendependecon de cxiuj popoloj en la mondo. Mi deziras la sendependecon de cxiuj prizonuloj viktimoj en la mondo. Alia mondo eblas!

Lastaj komentoj

Ligiloj