12

[Libera Folio] Hispana diktatoro denove aktualas

bildo de catbru
El catbru Publikigita antaŭ 1 jaro 3 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 3 semajnoj
Etikedoj:
http://www.liberafolio.org

La subskribpeto pro nuligi la honoran prezidantecon de Franco je Libera Folio.

Legi »

Nene Ombresaco, mi "klakebligis"

bildo de catbru

catbru 1 jaro 3 semajnoj 3 tagoj 7 horoj ago

Nene Ombresaco, mi "klakebligis" la novaĵon de Libera Folio ne la TTT-ejon mem.

Jes, sed la novajxo estas la sama,

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 3 semajnoj 3 tagoj 7 horoj ago

Jes, sed la novaĵo estas la sama, ĉu ne?

Se la novaĵo estius "opinio de Probal Dasgupta pri http://klaku.net/story.php?title=Ni_petas_nuligi_la_honoran_prezidanteco... "

Se jes, mi pardonpetas.

Ja vi pravas, sed mi nur volis

bildo de catbru

catbru 1 jaro 3 semajnoj 3 tagoj 6 horoj ago

Ja vi pravas, sed mi nur volis rimarki ke Libero Folio parolas pri la subskribpeto.
:)

Al la administrantoj: Kiel mi

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 3 semajnoj 3 tagoj 4 horoj ago

Al la administrantoj:

Kiel mi povas malentombigi ĉi tiun novaĵon? Mi entombigis ĝin sed, nun, mi ŝanĝis mian opinion.

Antaŭdankon!

La titolo de la artikolo en Libera

bildo de farri

farri 1 jaro 3 semajnoj 2 tagoj 23 horoj ago

La titolo de la artikolo en Libera Folio estas kaj maljusta, kaj malĵurnalisma kaj tendenca. Krome ĝi povus esti insulta al daŭraj suferantoj de la sekvoj de la frankismo. Mi esperas, ke temas pri malkono de la nuntempa situacio en la hispana regno.

Hispana diktatoro ne ĉesis esti aktualaĵo dum oni daŭre batalas al riparo, al psikologia helpo de viktimoj kaj viktimidoj, al serĉado de amas-tombejoj de malaperintoj (por ke almenaŭ familianoj sciu kien alporti florojn), al redonado de ŝtelita dokumentaro, al demetado de simboloj, al nuligado de procesoj, ktp. Nuntempe, oni daŭre suferas la sekvojn de frankismo. Mi opinias, do, la titolon de la novaĵo maltrafa.

Tion dirite, mi demandas, kion novaĵe alportas la frazon "Hispana diktatoro denove aktualas"? informe nenion. Nuntemaj frankistoj celantaj kaŝi kaj forgesi tiun teroran tempon uzas la argumenton ne revivigi la diktatoron celante ĉion forgesi.

Tasko de ĵurnalisto estas informi kaj ne influi la opinion de la legantaro. La alia titolo "kampanjo por nuligi la honoran prezidantecon de Franco" estas, laŭ mi, vere trafa.

Mi havas nenion kontraux vi, amiko

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 3 semajnoj 2 tagoj 15 horoj ago

Mi havas nenion kontraŭ vi, amiko farri, sed vi komencas la temon:

Ankaŭ la nomo de la retejo "homadigno" estas nejusta por ĉiuj aliaj uloj kaj ejoj kiuj ricevis maljuston, sed, la paĝo "homadigno" (granda nomo), nur prizorgas la honoran prezidenton de UK je 1968.

Mi parolas ekzakte pri la kampajno de la retejo, mi scias ke vi kunsentas kun pli similaj kampajnoj. Mi volis diri nur, ke la "homadigno" estas tro granda nomo por prizorgi pri eta afero kiel pri honoran prezidento.

Kara, mi pensas ke vi miskomprenis

bildo de farri

farri 1 jaro 3 semajnoj 2 tagoj 13 horoj ago

Kara, mi pensas ke vi miskomprenis miajn vortojn. La fakton aserti ke "hispana diktatoro denove aktualas" estas insulto al tiuj kiuj daŭre suferas la sekvojn de la frankismo. Por la familio de Puigantich frankismo neniam ĉesis aktualaĵo, por la familioj de mortintoj kies kadavroj troviĝas en nekonataj amastombejoj kaj ne scias kien alporti florojn frankismo neniam ĉesis esti aktualaĵo, por tiu kiuj ankoraŭ ne rehavis sian ŝtelitan havaĵojn frankismo neniam ĉesis esti aktualaĵo, por tiuj kiuj estas en malliberejo por apogi sendepententisman lukton kaj vidas ke naziistoj, falangistoj kaj frankistoj manifestacias senpune ĉiun 12an de oktobro kaj ĉiun 20an de novembro en el Valle de los Caidos, frankismo neniam ĉesis esti aktualaĵo. Nu, mi taksas vian respondon bagatela. Ĉu la kampanjo estas aŭ ne estas por homa digno. Atentu, ne por LA homa digno, sed por homa digno.

ho, prave mi miskomprenis vian

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 3 semajnoj 2 tagoj 13 horoj ago

ho, prave mi miskomprenis vian aserton. Ĉiokaze, mi pensas ke ne estas bone miksi aferojn. Mi ege ŝatus rekontiĝi kun vi kaj interparoli bierumante.

Gxi estos grandioza momento. Mi

bildo de farri

farri 1 jaro 3 semajnoj 2 tagoj 13 horoj ago

Ĝi estos grandioza momento. Mi esperas ke ĝi okazos baldaŭ (la skipo de klaku daŭre havas ion por vi) ;-)