La subskribpeto pro nuligi la honoran prezidantecon de Franco je Libera Folio.
Legi »|
El catbru Publikigita antaŭ 42 semajnoj 5 horoj – Anoncita antaŭ 41 semajnoj 5 tagoj
Etikedoj: |
La subskribpeto pro nuligi la honoran prezidantecon de Franco je Libera Folio.
Legi »
Tria fojo kiam cxi tiu novajxo
ombresaco 42 semajnoj 5 horoj 27 min 59 sec ago
Tria fojo kiam ĉi tiu novajxo ĉi tie.
http://klaku.net/story.php?title=Nuligu_la_honoran_prezidantecon_de_UK_1...
http://klaku.net/story.php?title=Ni_petas_nuligi_la_honoran_prezidanteco...
Nene Ombresaco, mi "klakebligis"
catbru 42 semajnoj 5 horoj 53 sec ago
Nene Ombresaco, mi "klakebligis" la novaĵon de Libera Folio ne la TTT-ejon mem.
Jes, sed la novajxo estas la sama,
ombresaco 42 semajnoj 4 horoj 44 min 46 sec ago
Jes, sed la novajxo estas la sama, ĉu ne?
Se la novajxo estius "opinio de Probal Dasgupta pri http://klaku.net/story.php?title=Ni_petas_nuligi_la_honoran_prezidanteco... "
Se jes, mi pardonpetas.
Ja vi pravas, sed mi nur volis
catbru 42 semajnoj 3 horoj 36 min ago
Ja vi pravas, sed mi nur volis rimarki ke Libero Folio parolas pri la subskribpeto.
:)
Al la administrantoj: Kiel mi
ombresaco 42 semajnoj 2 horoj 20 min 24 sec ago
Al la administrantoj:
Kiel mi povas malentombigi ĉi tiun novajxon? Mi entombigis ĝin sed, nun, mi ŝanĝis mian opinion.
Antaŭdankon!
La titolo de la artikolo en Libera
farri 41 semajnoj 6 tagoj 20 horoj 31 min ago
La titolo de la artikolo en Libera Folio estas kaj maljusta, kaj malĵurnalisma kaj tendenca. Krome ĝi povus esti insulta al daŭraj suferantoj de la sekvoj de la frankismo. Mi esperas, ke temas pri malkono de la nuntempa situacio en la hispana regno.
Hispana diktatoro ne ĉesis esti aktualaĵo dum oni daŭre batalas al riparo, al psikologia helpo de viktimoj kaj viktimidoj, al serĉado de amas-tombejoj de malaperintoj (por ke almenaŭ familianoj sciu kien alporti florojn), al redonado de ŝtelita dokumentaro, al demetado de simboloj, al nuligado de procesoj, ktp. Nuntempe, oni daŭre suferas la sekvojn de frankismo. Mi opinias, do, la titolon de la novaĵo maltrafa.
Tion dirite, mi demandas, kion novaĵe alportas la frazon "Hispana diktatoro denove aktualas"? informe nenion. Nuntemaj frankistoj celantaj kaŝi kaj forgesi tiun teroran tempon uzas la argumenton ne revivigi la diktatoron celante ĉion forgesi.
Tasko de ĵurnalisto estas informi kaj ne influi la opinion de la legantaro. La alia titolo "kampanjo por nuligi la honoran prezidantecon de Franco" estas, laŭ mi, vere trafa.
Mi havas nenion kontraux vi, amiko
ombresaco 41 semajnoj 6 tagoj 13 horoj 21 min ago
Mi havas nenion kontraŭ vi, amiko farri, sed vi komencas la temon:
Ankaŭ la nomo de la retejo "homadigno" estas nejusta por ĉiuj aliaj uloj kaj ejoj kiuj ricevis maljuston, sed, la paĝo "homadigno" (granda nomo), nur prizorgas la honoran prezidenton de UK je 1968.
Mi parolas ekzakte pri la kampajno de la retejo, mi scias ke vi kunsentas kun pli similaj kampajnoj. Mi volis diri nur, ke la "homadigno" estas tro granda nomo por prizorgi pri eta afero kiel pri honoran prezidento.
Kara, mi pensas ke vi miskomprenis
farri 41 semajnoj 6 tagoj 11 horoj 6 min ago
Kara, mi pensas ke vi miskomprenis miajn vortojn. La fakton aserti ke "hispana diktatoro denove aktualas" estas insulto al tiuj kiuj daŭre suferas la sekvojn de la frankismo. Por la familio de Puigantich frankismo neniam ĉesis aktualaĵo, por la familioj de mortintoj kies kadavroj troviĝas en nekonataj amastombejoj kaj ne scias kien alporti florojn frankismo neniam ĉesis esti aktualaĵo, por tiu kiuj ankoraŭ ne rehavis sian ŝtelitan havaĵojn frankismo neniam ĉesis esti aktualaĵo, por tiuj kiuj estas en malliberejo por apogi sendepententisman lukton kaj vidas ke naziistoj, falangistoj kaj frankistoj manifestacias senpune ĉiun 12an de oktobro kaj ĉiun 20an de novembro en el Valle de los Caidos, frankismo neniam ĉesis esti aktualaĵo. Nu, mi taksas vian respondon bagatela. Ĉu la kampanjo estas aŭ ne estas por homa digno. Atentu, ne por LA homa digno, sed por homa digno.
ho, prave mi miskomprenis vian
ombresaco 41 semajnoj 6 tagoj 10 horoj 54 min ago
ho, prave mi miskomprenis vian aserton. Ĉiokaze, mi pensas ke ne estas bone miksi aferojn. Mi ege ŝatus rekontiĝi kun vi kaj interparoli bierumante.
Gxi estos grandioza momento. Mi
farri 41 semajnoj 6 tagoj 10 horoj 40 min ago
Ĝi estos grandioza momento. Mi esperas ke ĝi okazos baldaŭ (la skipo de klaku daŭre havas ion por vi) ;-)