11

La religia serĉado de George Soros

bildo de Vinancxjo
El Vinancxjo Publikigita antaŭ 52 semajnoj 22 horoj – Anoncita antaŭ 51 semajnoj 4 tagoj
Etikedoj:
http://juice-and-coffee-after-watching-stars.blogspot.com

Esperanta tradukon de politika artikolo kiu celas montri ke George Soros estas danĝera viro.

Ĉar Soros estas denaskulo, oni atendas ke tiel artikolo povus ankaŭ ataki Esperanton.

Kaj ĝi certe atakas Esperanton kaj Esperantistojn.

Estas miriga ke iu kiu skribas por reta eldonaĵo ne povas ŝpari malmultajn da sekundoj por googli ian informon pri Esperanton kaj Esperantistojn. Tiu ĉi verkistino elektis fabriki la faktojn. Mi supozas ke tajpi "google.com" sekvita de "Esperanto" je la googla serĉa baro estas tro da laboro.

RIMARKU: Ĝi estas mia blogo. Jes, mi scias ke mi estas senhonta... :)

Legi »

La artikolo certe atakas, tamen,

bildo de farri

farri 52 semajnoj 21 horoj 51 min 15 sec ago

La artikolo certe atakas, tamen, en ĝi li diras tiel granda kvanto da stultaĵoj ke, eĉ foje mi dubis ĉu temis pri humuraĵo aŭ pri tempopasigo de lumigita frenezulo.

Konklude, la artikolo atakas, sed Soros ne estas danĝera, laŭ mi.

Jes, certe. La artikolo mankas

bildo de Vinancxjo

Vinancxjo 52 semajnoj 21 horoj 36 min 26 sec ago

Jes, certe. La artikolo mankas tiel da kohero, ke mi dubas ke iu ekpensus nee pri Soros.

Efektive, mi kredas ke la verkistino estas tre religia kaj ke ŝi vidas Esperanton (malĝuste) kiel minaco al religio. Ŝi permesis siajn antaŭjuĝojn influi la artikolo.

1.George Soros parolas esperanton 2.George

bildo de ombresaco

ombresaco 52 semajnoj 10 horoj 52 min 57 sec ago

1.George Soros parolas esperanton
2.George Soros faris malbonan aĵojn (pensis, ne sentas malbone pro tio kion li ne faris)
Do, esperanto kaj esperantistoj estas malbonuloj.

Samlogike
1.George Soros pisas stare
2.George Soros faris malbonan aĵojn (pensis, ne sentas malbone pro tio kion li ne faris)
Do, tiuj kiuj pisas stare estas malbonuloj.

Tiu klaso de logike estas tre uzata (bedaŭrinde), kaj oni devus atenti, ĉar ofte estas esprimita konfuze, por konkludi ke iu estas malbonulo.

Mi vidas miskomprenon. Mi ne vidas

bildo de farri

farri 52 semajnoj 6 horoj 19 min 2 sec ago

Mi vidas miskomprenon. Mi ne vidas ian logikecan konkludon sed ian literaturan stikon en la redakto de la aŭtoro.

Vinanĉjo diras ke li povas ataki esperanton pro tio ke li estas denaskulo. Logike, esperantistoj ne atakas esperanton se ne temas pri kabeintoj aŭ denaskuloj. Simpla elektanto de movado ne aliĝas al la rondo cele al ties atako.

Mi konkludas ke religio estas danĝera, almenaŭ religia paranojo kiel tiu de Soros.

Tamen, mi ankaŭ malfacile komprenas Vinanĉjon.

He he. Ĉu mi skribas malkompreneble?

bildo de Vinancxjo

Vinancxjo 52 semajnoj 1 horo 55 min 34 sec ago

He he. Ĉu mi skribas malkompreneble? Ĝi eble estas...

Mi certe ne volas diri ion ajn malbonan pri Esperanto aŭ Esperantistoj.

Mi sole pensis ke la artikolo, pro tio ke ĝi temas pri Esperanto kaj ĝi troviĝis je (ŝajne) larĝe ligita retejo, estus interesa por Esperantistoj. Do mi tradukis tiun de angla.

Mi tenas nenian opinion pri George Soros, sed mi opinias ke la verkistino de tiu ĉi artikolo estas sufiĉe misgvidita.

La originala artikolo estas suficxe

bildo de Viliam

Viliam 51 semajnoj 5 tagoj 21 horoj 34 min ago

La originala artikolo estas sufiĉe stulta; kaj tiumaniere eĉ iom interesa. ;-) La ĉefa ideo estas: Soros estis alia ol mi, do tial li estis malbona.

Nu, la kialo estas pli simpla (mi

bildo de Tonyo

Tonyo 51 semajnoj 2 tagoj 20 horoj 51 min ago

Nu, la kialo estas pli simpla (mi pensas). George Soros estas unu el la homoj plej malamataj de la usona dekstro. Estas miloj da artikoloj kontraŭ li, pro lia apogo al la movadoj kontraŭ Bush.
En tiu artikolo, oni uzas Esperanton, simple kiel alia ilo por lin insulti.
Estas evidente ke la aŭtoro ne legis la aŭtobiografion de la paĉjo de Soros, kaj ke ŝi misuzas la biografion de Soros por insulti lin, profitante flankajn anekdotojn pri Esperanto.

(Mi per tio ne defendas Soros, pri kiu mi skribis en http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/2006/09/george-soros-univers...)