Jen bildo (estas malfacile kredi ke tio ekzistas), pri pensmaniero (estas malfacile pensi ke iu povas pensi tiel).
Grava teksto en la angla. Traduko ĉe la komentoj.
Legi »|
El ombresaco Publikigita antaŭ 40 semajnoj 4 tagoj – Anoncita antaŭ 40 semajnoj 2 tagoj
Etikedoj: |
Jen bildo (estas malfacile kredi ke tio ekzistas), pri pensmaniero (estas malfacile pensi ke iu povas pensi tiel).
Grava teksto en la angla. Traduko ĉe la komentoj.
Legi »
Piedfrapi iliajn pugojn. Premu
ombresaco 40 semajnoj 4 tagoj 12 horoj 24 min ago
Piedfrapi iliajn pugojn.
Premu ilian petrolon.
Protektu nian liberecon. Feriinte esti usonano.
Ankaŭ la hispana politik-partio
joan 40 semajnoj 4 tagoj 12 horoj 8 min ago
Ankaŭ la hispana politik-partio disvastigas la saman mesaĝon:
ESPAÑA 2000, ORGULLOSO DE SER ESPAÑOL.
Se ĉiuj la landoj estus tiamaniere, la homaro jam ne ekzistos plu kaj ni detruus al aliaj popoloj per atombombaj armiloj.
Ne al imperialism', ni luktu pro la egaleco kaj respekto de ĉiuj la popoloj kaj kulturoj.
Mi ne fieras esti hispano. Fakte
farri 40 semajnoj 4 tagoj 10 horoj 53 min ago
Mi ne fieras esti hispano. Fakte mi tute ne sentas min hispano. Mi ekzistas preter la ŝtatoj kaj la politikaj interesoj, kaj mian lokigon en la homaron donas al mi mia denaska lingvo kaj kulturo. Mi estas kataluno, mi sentas min kataluno. Sed pri tio mi nek fieras nek malfieras. Esti kataluno estas tute hazarda afero. Hazardo estigis min iuloke kaj iufamilie.
Pri kelkaj aferoj mi vere fieras. Mi fieras pri tio ke mi sukcesis ĉesi fumi, mi fieras kiam oni ŝatas kreaĵon de mi farita, mi fieras pri multaj el miaj esperanto-lernintoj kiam mi aŭskultas ilin bone kaj aktive paroli la internacian lingvon. Mi fieras pri la pasinta kataluna kongreso de esperanto en Amposta, kaj mi eĉ pli fieras pri SPR!. Kiam laboro aŭ penado iĝas fruktodona, tiam oni spertas fieron.
Poploj, landoj, nacioj aŭ ŝtatoj elektas memorindan daton por celebri ties nacian tagon. Multaj okazas memore al sendependiĝo de la ŝtato, aliaj -kiel tiu de la katalunoj- memoras ties perdon. Hodiaŭ hispanoj (tiuj kiu sentas sin hispanoj) celebris sian nacian tagon, la dato memorigas la ekinvadon de Ameriko.
Hodiaŭ, la 12an de oktobro, dum la "tago de la raso" samkiel oni diris dum la frankismo, la sama armeo puĉinta en 1936 por diktaturo denove faris ostenton de sia militarismo. La heredanto de la diktatoro Franco, t.e. la reĝo Johano Karlo la 1a, ĉefprezidis la militan paradon.
Dume, laŭlonge de la ŝtato manifestaciis diversaj faŝismaj grupoj, kelkaj nov-frankismaj, kelkaj nov-naziaj. Endas diri ke tiuj grupoj kaj partioj tute ne estis malleĝigitaj dum oni aplikis la fifaman leĝon pri politikaj partioj malleĝiginta precize eŭskan. Mi ne fieras esti hispano. Fakte mi tute ne sentas min hispano. Kaj vidinte la militisman ostenton, la naciismon, la rasismon kaj la faŝismon hodiaŭ okazinte, mi tute ne volas esti hispano.
Bele farri, bele :-) Mi kunsentas
joan 40 semajnoj 4 tagoj 10 horoj 36 min ago
Bele farri, bele :-)
Mi kunsentas kun Onklo Farri, Aue Mariiiia.
Fakte tio, kio ŝokas min plej
rubulo 40 semajnoj 4 tagoj 51 min 45 sec ago
Fakte tio, kio ŝokas min plej ne estas, ke ili estas fieraj esti usonanoj. Pri tiaj fierecoj mi ne juĝu, kaj temas pri alia kulturo.
Tio, kio ŝokas min estas la senhonta agnosko, ke se "libereco" apogas sin sur perforto al aliaj, nu, bone, nur gravas ilia "libereco" kaj se pli komforte estus bati pli forte, nu, ni batu pli forte. Tia pli kaj pli senĝena senhontiĝo (kaj ne nur en Usono) estas danĝera ĉar tio donos pli kaj pli da politika libereco al fiagoj de registaroj.
Sed antaŭ ol juĝi usonanojn rigardu ni nin en spegulo. Fakte Usono respegulas nian propran bildon. Mia, via, niaj landoj, se agas "malpli malbone" ol Usono, ĉu ne estus pro malpli da rimedoj ? Hispanio en Sudameriko, Francio en Afriko, Britio en Barato, mi listigas nut tion, kio evidentas historie. Ni ĉiuj havas emon al malbono, nur mankas ebleco foje.
"En la mondo ne ekzistas aferoj tiaj, kiaj "bonuloj" kaj "malbonuloj". Estas nur venkantoj kaj malvenkantoj. Ĝusta homo estas tiu, kiu provas esti nek venkinto nek malvenkinto."
ben.hontas esti franco nuntempe
Prave bele! Se libereco baziĝas
farri 40 semajnoj 4 tagoj 15 min ago
Prave bele! Se libereco baziĝas je perforto al aliaj, fek' al tia liberec'