Sabate la 11an de aŭgusto oni trovis en arbaro de regiono Ripollès (Kataluna Landaro) la kadavron de Lluís Maria Xirinacs. Kelkaj ĵurnaloj informas pri memmortigo, tamen leginte la skribaĵon kiun li lasis ĉe fondaĵo Randa, ŝajne li estis malsana kaj translokiĝis en la montaron por forpasi sole, pace kaj silente.
Legi »





Mi bedaŭras Farri, sed denove
joan 46 semajnoj 6 tagoj 11 horoj 53 min ago
Mi bedaŭras Farri, sed denove Klaku eraras.. kaj via ligilo ne bone funkcias ĉar la akcento en la vorto "Lluís".
La teknikistoj de Klaku devas solvi tion dum la venontaj horoj ĉar mi jam vidis du aliajn novaĵojn kun la sama problemo.
Estas tragedia perdo. Mi min demandas,
gufulo 46 semajnoj 6 tagoj 11 horoj 49 min ago
Estas tragedia perdo. Mi min demandas, se tio instigos ian politikan ŝanĝon...
Por tiuj kiuj ne konu lin, Lluís M. Xirinacs estis la plej granda simbolo de la lukto por la amnestio fine de la frankismo (faŝisma diktaturo en la Hispana Ŝtato), li ĉiam praktikis la malobeon kaj reziston neperfortan, kaj dediĉis sian tutan vivon al libereco kaj suvereneco de la kataluna popolo.
Eĉ sia morto estas ago! Rimarku
farri 46 semajnoj 6 tagoj 11 horoj 34 min ago
Eĉ sia morto estas ago! Rimarku ke en sia adiaŭmesaĝo li konsideras sian finon absolute venka kaj kontraŭstaras la malkuraĝon de niaj gvidantoj, amasigantoj de la popolo. Se la forpaso de Xirinacs ne instigas ian politikan ŝanĝon, se tiam ni ne ĉesas vivi time kaj konforte kaj ni ne daŭre agas pro nia rajto al memdecido, tiam ni ja povas ĉesi kaj morti ĉiuj kiel popolo.
Dankon Joan, intertempe mi ŝanĝis
farri 46 semajnoj 6 tagoj 11 horoj 32 min ago
Dankon Joan, intertempe mi ŝanĝis la titolon por ke la supersigno sur "i" ne aperu.
Xirinacs estas la homo kiu decidis
farri 46 semajnoj 6 tagoj 11 horoj 21 min ago
Xirinacs estas la homo kiu decidis sekvi la lukton por la libereco de la Kataluna Landaro eĉ post la misnomata "transiro". Tiu fakto provokis ke multaj el siaj kunuloj forlasis lin kaj iĝis karieraj politikistoj. Certe, multaj el tiuj kiuj rezignis kaj perfidis Xirinacs-n en sia engaĝiĝo lukti por lando libera kaj justa, hodiaŭ laŭdis lin.
La vero malfacilas kaj en hipokresia
dipcas 46 semajnoj 6 tagoj 10 horoj 21 min ago
La vero malfacilas kaj en hipokresia mondo la homoj ne volas vidi la veron.
Xirinacs ĉiam en niaj koroj!
Paco, identeco, digneco, demokratio, libereco, respekto, sendependeco!
Finfine li putrigxas. tiu merdulo
Urso 46 semajnoj 4 tagoj 19 horoj 25 min ago
Finfine li putrigxas. tiu merdulo kiu deklaris sin amiko de ETA (terorista grupo kiu mortigis pli ol 800 homojn)kaj kiuj bedauxras ke la teroristoj 'ne povas havi koramikinon aux iri al kinejo'. Fi!
Jen kion li diris antaŭ la juĝisto
jinglada 46 semajnoj 4 tagoj 9 horoj 13 min ago
Jen kion li diris antaŭ la juĝisto la 17-an de decembro-2002: "Mi min deklaras amiko de ETA kaj de Batasuna kaj mi min deklaras malamiko de la Hispana Ŝtato. Ĉi tiu propozicio estas apliko de la plej pura neperfortema doktrino de Gandhi, kiun mi ĉiam predikis: La neperfortemulo, fronte al perforta konflikto, ne povas resti neŭtrala; necesas ke oni deklaru sin amiko de la subpremato, de la invadato, kaj ke oni deklaru sin malamiko de la subpremanto, de la invadanto. La hispanaj tankoj estas tiuj, kiuj okupas Eŭskadion. Neniu eŭska armilo volas konkeri Hispanion".
Bedaŭrinde malmultaj homoj komprenos liajn vortojn. Sed kion fari? Tia estas la mondo, kie ankaŭ loĝas niaj familianoj, niaj antikvaj amikoj, eĉ aliaj esperantistoj kaj aliaj laborantoj por la paco, la justico kaj lalibereco, kiuj tute ne komprenas la penson kaj la taskon de Xirinacs.
Estas aldonita artikolo pri Lluís
pep 46 semajnoj 1 tago 19 horoj 50 min ago
Estas aldonita artikolo pri Lluís Maria Xirinacs en la esperantlingva Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Llu%C3%ADs_Maria_Xirinacs
Kara Urso... lingvoj, kulturoj,
dipcas 46 semajnoj 4 tagoj 6 horoj 53 min ago
Kara Urso... lingvoj, kulturoj, vidpunktoj... ni ĉiam ripetiĝas la samajn erarojn...
George Bush estas granda demokrata prezidanto por multaj homoj, kaj estas teroristoj por multaj aliaj.
Fidel Castro estas liberecano por multaj homoj, kaj unu diktatoro laŭ multaj aliaj.
Kaj ETA estas terorista grupo por multaj homoj ĉar ili mortigas militistojn kaj politikistojn, sed por multaj aliaj ĝi estas sola ebleco ke havas la eŭskojn por defendi si mem antaŭ la faŝismo de Hispanio kaj Francio.
Kulturoj, vidpunktoj... kaj vi, ĉu vi volas la liberecon por la eŭskoj aŭ laŭ vi tio estas "Vascongadas" kiuj apartenas al unu Hispanio GRANDA kaj LIBERA?
Mi ne povas kredi kion mi legas,
gufulo 46 semajnoj 4 tagoj 2 horoj 44 min ago
Mi ne povas kredi kion mi legas, Urso.
Ĉu Xirinacs merdulo? Ĉu merdulo, homo kiu dediĉis sian tutan vivon lukti pro la demokratio kaj la liberecoj sekvante la vojon de Gandhi? Ĉu merdulo, homo kiun oni tri-foje proponis al la Nobel-premio pri paco?
Urso, vi sciu, ke se hodiaŭ en Hispanio eblas pli-malpli libere opinii estas dank'al Xirinacs inter aliaj "merduloj".
Estas trista tion diri, sed el
Urso 46 semajnoj 3 tagoj 18 horoj 23 min ago
Estas trista tion diri, sed el la antauxaj komentoj oni povas dedukti ke multaj klaku-anoj defendas murdon se tio favoras iliajn politikajn interesojn kaj etnajn glorumadojn.
En Euxskio estos libero nur kiam homoj ne devos rigardi sub sian auxton cxiumatene, kiam oni povos libere opinii sentime de reprezalioj de ETA kaj ties amikoj, kiam la viktimoj ne devu forlasi sian propran urbon, kiam neniu demandos la devenon aux naskigxlokon.
Mi la 2an de majo estas hejme farante miajn aferojn. Viaj insultoj pri fasxismo tute ne impresas min, ja ecx Zamenhof kaj Lanti estus faxsistoj laux viaj kriterioj.
Ne dankinde
Teroristoj ankaŭ estas tiuj kiujn
farri 46 semajnoj 3 tagoj 21 horoj 33 min ago
Teroristoj ankaŭ estas tiuj kiujn vi honoras ĉiun duan de majo en Madrido. Ve al vi, fiulo, nekapabla respekti la doloron de TUTA POPOLO sklava. Mi tute ne estas devigita elteni komentojn tiajn.
Lluís-Maria Xirinacs ĵus faris
farri 46 semajnoj 3 tagoj 20 horoj 21 min ago
Lluís-Maria Xirinacs ĵus faris sian lastan agon favore al sia popolo. Lluís-Maria Xirinacs ĵus faris sian lastan agon favore al la tuta homaro. La tuta homaro devus interkonsente rilati libere kaj digne, respektante ĉiujn popolojn kaj, kompreneble, siajn lingvojn. Jen la bazo ankaŭ de esperantismo.
Li agadis pere de aktiva neperforto. Li ne perfortis al tiuj kiuj sklavigas nin per altrudo de fremda lingvo kaj politika submetado. Li ne perfortis al tiuj kiuj disdividas lingvajn kaj kulturajn gefratojn por pli komforte domini nin. Li ne perfortis al tiuj kiuj perfortas nin pere de tiu ekonomia sistemo, egoisma, spekula, kie kelkaj havas multon kaj plimulton malmulton havas. Li ne perfortis nin mem, sklavoj de la konsum-socio. Li ne perfortis sin mem eĉ se la subpremado fariĝas pli kaj pli perforta. Li ne perfortis sin mem, sed anstataŭe li ĵus liberigis sin.
Li iris en la pacon, en la silenton, en la nenion; antaŭ la monto Taga. Li iris en la pacon, en la silenton kaj en la nenion, de kie ni ĉiuj venas kaj kien ni ĉiuj iras. Li faris sian vojon, ĉiam fidele al si mem, al sia popolo, al la universalo.
Samkiel li suferis lacon kaj malsaton en Santa Maria del Camí pro la kataluna lingvo. Samkiel li dialogis kaj agadis por nacia interkompreno de la katalunaro en la Assemblea de Catalunya. Samkiel li staris unu jaron kaj naŭ monatojn antaŭ la malliberejo de Barcelono ĝis sukcesis la amnestion por la politikaj malliberuloj. Samkiel li staris silente proklamante tiun amnestion en la hispana senato, dum ĉiuj aliaj senatanoj sidis. Samkiel li staris kaj malsatis, jam malsana, pro la rajto al memdecido kaj digneco de la kataluna popolo antaŭ la registarejo de Katalunio. Samkiel li instruis al ni, pere de sia persono mem, kiel esti homo, ekonomiisto, socialisto, religiulo, neperfortulo, neobeanto, justulo. Samkiel li instruis al ni la trompojn de tiu ĉi ekonomia sistemo falsa kaj hipokrita kiu ne sekvas eĉ ne siajn proprajn regulojn. Samkiel li eklaboris kaj ekskizis sistemon ekonomian, socian kaj kulturan justa kaj egaleca por ĉiuj. Samkiel li ege valoris la diversecon.
Nun, en la silento de la naturo kaj en universala silento, farinta lian tutan laboron, ni estas morale devigitaj agi.
Ve al tiuj kiuj kulpigas tiun kiu donis sian tutan tutan vivon al la servo de la libereco.
Ve al tiuj kiuj ploras sian forpason kaj nenion pli faras. Sia lasta ago nin agigu!
Dankon
Nur tiu kiu ne volas vidi ne vidas.
farri 46 semajnoj 3 tagoj 17 horoj 35 min ago
Nur tiu kiu ne volas vidi ne vidas. Ŝajne vi reagas al mesaĝojn kiujn vi tute ne legas sed daŭre respondas laŭ viaj ŝatataj ĉevaletoj. Nu... oni daŭre ploras forpason de sekvanto de Gandhi, oni laŭdas la plej elstaran neperfortulon de niaj tempoj kiu multon sukcesis pere de staradoj kaj malsatstrikoj, kaj vi daŭre parolas pri ETA. Nu...
ETA kaj Hispana Armeo estas la
chmari 46 semajnoj 1 tago 15 horoj 58 min ago
ETA kaj Hispana Armeo estas la sama: ili defendas sian landon kaj sian identecon.
Kial Hispana Armeo povas ekzisti kaj la Euxska Armeo ne?
Por paroli pri la Euxska naciismo unue oni devas vidi la hispanan naciismon.
Kara chmari. Ne estas la sama
farri 46 semajnoj 1 tago 14 horoj 3 min ago
Kara chmari.
Ne estas la sama en la momento ke eŭska armeo tute ne celas domini Hispanion, dume la hispana armeo dominas tiun monderon de antaŭ jarcentoj kaj sia plej granda zorgo estas ke neniu popolo de ĝi subpremata havu la rajton decidi mem.
Ne estas la sama en la momento ke unu el tiuj armeoj estas tute leĝa kaj povas fanfarone paradi ĉie ajn, eĉ se ĝi respondecas pri plurfoja bombardado de mia urbo i.a. kaj mortiginta, krom praonklon kaj avon miajn, milionon da personoj, dum la alia armeo devas agi kaŝe kaj subtere.
Kaj ĉefe ne estas la sama ĉar se mi deklaras min simpatianto al unu el tiuj armeoj mi povas esti pritraktata kiel respekdinda patrioto, kaj se mi deklaras mian simpation al tiu alia, tuj mi estos enkarcerigita.
Vivu la armeo!! haha http://w [...]
Urso 46 semajnoj 1 tago 13 horoj 33 min ago
Vivu la armeo!! haha
http://www.youtube.com/watch?v=LwFk2VaDXok
Se vi ne gxin sxatas
Estas via afero
Ĉu pro sadismo vi montras al ni
farri 46 semajnoj 1 tago 10 horoj 29 min ago
Ĉu pro sadismo vi montras al ni la armeon kiu atakos mian urbon kaj mian landon kiam ni decidos esti liberaj?
[...] En la sama areo de la malliberejo
farri 46 semajnoj 1 tago 10 horoj 15 min ago
[...]
En la sama areo de la malliberejo kie Mumia troviĝas, estas alia malliberulo kies nomo estas Russell Shoats. Li estas kondamnita al du dumvivaj pun-laboroj pro la partopreno en atako al policejo la jaron 1972. Jen la sama jaro kiam mi estis devigita militservi en la hispana armeo, mi pensis. Tiu ĉi homo troviĝas ĉi tie kondamnita pro perforto (en la atako al tiu policejo, policano mortis) kaj al mi, la hispana armeo instruis kiel mortigi homon. Se mi kapablus, mi scius tion fari diversmaniere: per pafilo, per tranĉilo, per bastono... eĉ per miaj manoj mi scias kiel tion fari. Kaj krome mi estis devigita tion lerni. Kaj jen mi, ekster la stangoj de la malliberejo. Ĉio dependas de kiu havas la Povon kaj kun kiu partio vi estas...
[...]
Ero de la kroniko: http://www.vilaweb.cat/www/noticia?p_idcmp=2517312
kiel mi devas legi tion? Cxu sxerco?,
Urso 46 semajnoj 1 tago 8 horoj 16 min ago
kiel mi devas legi tion? Cxu sxerco?, cxu timigo?
Nu, Farri mi kredas ke ni jam suficxe
Urso 46 semajnoj 1 tago 8 horoj 12 min ago
Nu, Farri mi kredas ke ni jam suficxe multe diskutis. Cxu vere tiu armeo atakos vin? :D
Ĝi estas la sama armeo kiu atakis
farri 46 semajnoj 1 tago 8 horoj 9 min ago
Ĝi estas la sama armeo kiu atakis mian patron, kial do ĝi ne farus denove? Eĉ antaŭ nelonge ĝeneralo Mena tion minacis.
Jen ekzemplo! Depende kiu mortigas
farri 46 semajnoj 1 tago 8 horoj 3 min ago
Jen ekzemplo! Depende kiu mortigas kaj kiu estas la viktimo, oni estas aŭ heroo aŭ teroristo. Jen la baza tezo de Xirinacs, eĉ ekde la neperforta doktrino de Gandhi, amiki al atakato kaj malamiki al atakanto. Leĝaj armeoj instruas al siaj armeanoj, foje devige, kiel mortigi, kaj oni konsideras tion normale. Se tion faras depende de kiuj aliaj armeoj, oni konsideras terorismon.
Kaj mi demandas min, kiu estas plej terorisma, ĉu tiu kiu pafis kontraŭ militisto aŭ politikisto aŭ ĉu tiu kiu bombatakis Hiroŝimon?
Eĉ tro ni diskutis, Jorge. Heraŭ
farri 46 semajnoj 1 tago 7 horoj 48 min ago
Eĉ tro ni diskutis, Jorge. Heraŭ mi partoprenis la funeralon de homo kiu estis mia amiko. 17 sacerdotoj cerminoniis, 3000 homoj partoprenis (en pluva tago dum plimulto el civitanoj aŭ laboras aŭ ferias ekstere). Jen pruvoj ke temas pri homo tre amata de la popolo. 20 minutoj da aplaŭdoj ene de la preĝejo estas iel signifaj, 4-hora omaĝo ekstere sub la pluvo estas iel signifa.
Kiam mi sciis pri la forpaso mi ploris. Hieraŭ, en la lasta adiaŭo, mi ploregis.
Kaj mi devas elteni la diskurson de knabeto kiu surbaze de la malkono sed plena da doktrino veninta de kelkaj madridaj amasmedioj, aŭdacas ĝoji pri tiu forpaso, eĉ uzante malagrablajn vortojn kiel "putriĝo" kaj insultas al amata forpasinto per vorto "merdulo".
Nu, tro ni diskutis, post tio, tute malindas eĉ konversacii.
Nu, mi kredas ke mi iom devus peti
Urso 46 semajnoj 7 horoj 51 min 1 sek ago
Nu, mi kredas ke mi iom devus peti senkulpigon pri la tro krudaj esprimoj rilate s-ron Xirinacs kiu jxus forpasis kaj estis admirata de kelkaj homoj cxi tie. Certe tiu ankaux nek estis bona momento nek bona loko. Mi celo estis piki, ne ataki. Mi ne konis tiun homon, sercxis iom pri li kaj trovis la acxajxon kion li diris, mi fakte multege indignis pro tio ke li estis amiko de la murdindoj de 800 homoj, inter ili de multaj infanoj. Tuj poste mi legis iom de la blogo de Farri kie li celebras la eliminon de Madrido kiel olimpika urbo (fi al li!) kio forte kolerigis min, kiel kolerus iu ajn madridano. Aliamomente mi legis ion pli de la biografio de Xirinacs, kaj li faris ankaux kuragxajn agojn kontraux la diktaturo. Mi volas kredi ke oni memoras lin pro tio kaj ne pro liaj eldiroj maljunagxe.
La respondo de kelkaj, egaligante la hispanan sxtaton al la mafiuloj vere gapigis min. Farri kaj chmari devas tuj pardonpeti, ne por mi, sed pro la viktimoj kaj minacatoj de ETA, al la orfoj kaj al la ekziliitoj el Euxskio. Mi volas auxdi klaran kondamnon, sen cxirkauxiro. Tiel ni povos definitive scii kiaj vi estas.