[Edukado.net] Meze de decembro finpretiĝis la esperantlingva traduko de grava lingvopedagogia verko de la Konsilio de Eŭropo. Per ĝi Esperanto atingis ankaŭ lingvopolitikan rekonon ĉe eŭropaj instancoj kiel la Konsilio de Eŭropo, ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo ) kaj la DIALANG-projekto de la Eŭropa Komisiono, kiuj bonvenigis kaj aprobis la aperigon de siaj dokumentoj en Esperanto.
Legi »





Kun kiu vi luktas kara Ombresaco?
ladislao 27 semajnoj 2 tagoj 8 horoj 8 min ago
Kun kiu vi luktas kara Ombresaco? La afero simplas - la kavazaŭkomuniko alvenis ankaŭ al nia redakcia adreso, do ni publikigis ĝin por helpi laŭ niaj povoj. Kio ĝenas vin? Ĉu vi aŭdis neniam pri dissenditaj komunikoj, kiuj havas la celon esti publikigitaj en kiel eble plej multe da komunikilo?
Jes ja, Esencoj estas informkolekta paĝaro, kaj nia celo estas ankaŭ vin liberigi de tempokonsuma retumado. Eble ne ĉiuj el- kaj enlitiĝas kun edukado.net.
Mi legis la ligilon de la novajxo. [...]
ombresaco 28 semajnoj 4 tagoj 5 horoj 31 min ago
Mi legis la ligilon de la novajxo.
http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364/#19858
Kaj tio kio aperas cxe hungario.hu estas kopiita vorton post vorto el la originala fonto.
Do, la rezulto estas. Oni skribas artikolon cxe edukado, oni kopias la artikolo cxe hungario.hu sen ecx komenti aux modifi. Vere, gxi nomigas la originalan ligilon. Kaj fine, oni publikigas gxin cxe klaku.net, sed publikigxas ne la novajxon cxe edukado.net, sed la novajxon el sia propra blogo.
Kiu estas la senso de tio?