10

Eŭropa Referenckadro en Esperanto | ESENCOJ

http://hungario.hu

[Edukado.net] Meze de decembro finpretiĝis la esperantlingva traduko de grava lingvopedagogia verko de la Konsilio de Eŭropo. Per ĝi Esperanto atingis ankaŭ lingvopolitikan rekonon ĉe eŭropaj instancoj kiel la Konsilio de Eŭropo, ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo ) kaj la DIALANG-projekto de la Eŭropa Komisiono, kiuj bonvenigis kaj aprobis la aperigon de siaj dokumentoj en Esperanto.

Legi »
bildo de ladislao
Sendita de ladislao Publikigita antaŭ 21 semajnoj 2 tagoj – Anoncita antaŭ 20 semajnoj 1 tago
Kategorio: politiko kaj filozofio   Etikedoj:

Kun kiu vi luktas kara Ombresaco?

bildo de ladislao

ladislao 20 semajnoj 17 horoj 29 min 43 sec ago

Kun kiu vi luktas kara Ombresaco? La afero simplas - la kavazaŭkomuniko alvenis ankaŭ al nia redakcia adreso, do ni publikigis ĝin por helpi laŭ niaj povoj. Kio ĝenas vin? Ĉu vi aŭdis neniam pri dissenditaj komunikoj, kiuj havas la celon esti publikigitaj en kiel eble plej multe da komunikilo?

Jes ja, Esencoj estas informkolekta paĝaro, kaj nia celo estas ankaŭ vin liberigi de tempokonsuma retumado. Eble ne ĉiuj el- kaj enlitiĝas kun edukado.net.

Mi legis la ligilon de la novajxo. [...]

bildo de ombresaco

ombresaco 21 semajnoj 2 tagoj 14 horoj 53 min ago

Mi legis la ligilon de la novajxo.
http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364/#19858

Kaj tio kio aperas cxe hungario.hu estas kopiita vorton post vorto el la originala fonto.

Do, la rezulto estas. Oni skribas artikolon cxe edukado, oni kopias la artikolo cxe hungario.hu sen ecx komenti aux modifi. Vere, gxi nomigas la originalan ligilon. Kaj fine, oni publikigas gxin cxe klaku.net, sed publikigxas ne la novajxon cxe edukado.net, sed la novajxon el sia propra blogo.

Kiu estas la senso de tio?

Lastaj komentoj

Ligiloj