Ĉu vi scias kiu lando havas pokapan enspezon de 20.322 dolaroj kaj kreskas ekonomie pri ol Ĉinio?
Ĉu Hungario? Ĉu Portugalio?
Ne, la respondo estas Ekvadora Gvineo. Laŭ aliaj mezuroj la riĉeco superas 50.000 dolarojn!! Tamen ĉio iras al la poŝoj de la regantoj kaj dume la popolo mizere vivas.
Legi »



Urso 49 semajnoj 5 tagoj 14 horoj 53 min ago
Pli cxe:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Historio_de_Ekvatora_Gvineo
Oni parolas "Fang" en Ekvatora
formiko 49 semajnoj 4 tagoj 19 horoj 49 min ago
Oni parolas "Fang" en Ekvatora Gvineo.
M'bolo! Y'o num vah?
Laŭ la hispanlingva artikolo: "La
gufulo 49 semajnoj 3 tagoj 12 horoj 33 min ago
Laŭ la hispanlingva artikolo:
"La oficiala lingvo estas la hispana, tiel kiel estas skribita en la landa Konstitucio. La plejparto el la ekvatogvineanoj parolas la hispana, speciale tiuj loĝantaj en Malabo kaj apude. Teorie, ĉar Ekvatora Gvineo eniris en la Mona kaj Ekonomia Komunumo de Centra Afriko (...), la franca lingvo estiĝas ankaŭ oficiala. (...) Laŭ la konstitucia leĝo(...): "la oficialaj lingvoj de la Respubliko Ekvatora Gvineo estas kaj la hispana kaj la franca. Lingvoj el praloĝantoj estas agnoskitaj kiel parto de la nacia kulturo" :fang-o parolita ankaŭ en partoj de Kamerunio, Gabono kaj Demokratia Respubliko Kongo; bubi-a (Bioko), anobon-a en la Insulo Anobon, "balenga" (hispane "balengue") ĉe la Regiono ibo kaj kreola angla (Pidgin English), ankaŭ en Bioko. Dum julio 2007, la prezidanto Teodoro Obiang Ngumema anoncis registaran decidon por ke la portugala estiĝu la tria oficiala lingvo (...)"