14

Debato pri la cenzuro de la amaskomunikiloj en Valencio

http://www.ipernity.com

Antaŭ unu monato mi publikigis tion, sed nun Navavar respondis: "Mi ne esploris profunde la malsimplajn rilatojn inter Katalunio kaj Valencio, tamen ... la katalunoj ĉiam protektis sin kontraŭ la hispana lingva, kultura kaj politika premo. La valencianoj nun batalas kontraŭ la samo flanke de la katalunoj, ĉar eĉ parolante tre similan lingvon, ili tamen taksas sin aparta gento ... Madrido profitas de tiu interbatalado." kaj tio originis debaton.

Legi »
bildo de jinglada
Sendita de jinglada Publikigita antaŭ 13 semajnoj 2 horoj – Anoncita antaŭ 12 semajnoj 6 tagoj
Kategorio: politiko kaj filozofio   Etikedoj:

la kataluna lingvo

bildo de liberecano

liberecano 13 semajnoj 1 horo 19 min 38 sec ago

La unua komento estas nekredebla.... kiel la homoj povas pensi ke la kataluna lingvo, parolata en Castelló estas alia lingvo ol la kataluna lingvo parolata en Ulldecona?

bonega artikolo

bildo de chmari

chmari 13 semajnoj 1 horo 6 min 5 sec ago

Dankon jinglada pro via bona artikolo.
Vi faris bonan analizon de tiu ksenofoba situacio ke, kutime, oni suferas en Valencilando.

ek'

Kiu ne scias, tiu ne kulpas

bildo de farri

farri 12 semajnoj 5 tagoj 23 horoj 27 min ago

Sciencistoj asertas, ke la lingvo parolata en Valencio, Majorko, Perpinjano kaj Barcelono estas la sama. Por ĉiu parolanto de la lingvo tiu fakto estas kristale klara, kiu parolas la katalunan, tiu perfekte rimarkas ke nia lingvo preskaŭ ne havas dialektojn sed akĉentojn.

Tamen, la valencia lando, t.e. la sudo de Katalunio, estas kacikumita de Kastilio de antaŭ 300 jaroj. Lastatempe ĝi fariĝis la plaĝo de Madrido. Kacikismo konstruadas senĉese, ne plu estas marbordero sen betono. Kacikoj konstruas golfejojn kaj mankigas akvon al la loĝantaro. Kacikismo ŝtelas terenojn al la loĝantaro.

La valencia lando estas tute mankata de publikaj servoj. Sano nefirmas sed oni propagandas, ke la hospitalo pli granda de Eŭropo troviĝas en Valencio (komparu ties 790 000 loĝantoj al la 7 milionoj da londonanoj). Publika transporto mankas ĉie, kaj la metroeto de Valencio estas tute malsekura.

Resume: kastiliaj kacikoj uzis la Valencian Landon kiel konkeraĵon kaj eluzis ĝin, loĝantaro estas mankata de ĉiu publika servo, rajtoj al propra lingvo kaj kulturo kaj ĝenerale al digna vivo.

Kompreneble, oni devas senkulturigi kaj senedukigi la loĝantaron. Tiucele oni uzas la metodojn de Goebbels. Oni konstruas faraonaĵojn kaj igas la loĝantaron fiera. Malabundas la trajnoj, sed la stacidomoj estas grandiozaj. Mankas akvo sed la plej alta konstruaĵo de Hispanio troviĝas en Benidorm.

Tiuj metodoj de Goebbels ege bone funkcias, sed la plej bone funkcianta estas tiu kiu kulpigas alian homgrupon pri ĉies malbonaĵo. Se naziismo kulpigis la judojn pri ĉiu malbono, la sinjoroj regantaj la valencian landon kulpas la katalunojn. Unuavide ŝajnas paradokse, ĉar oni ne povas akuzi katalunojn surmeti ilian lingvon al la valencianoj (ĉar la lingvo estas la sama), despli paradokse dum la surmetata lingvo malaperiganta la lokan katalunan estas la hispana. Tamen, centfoje ripetita mensogo iĝas vero.

Krome, tiu kulpigo kaj malamikigo al katalunoj sentigis sukcese valencianojn ne katalunoj. Oni nomas la lingvon valencian anstataŭ kataluna kaj neniu sentas sin kataluno. Kronikoj tamen, asertas ke la etna sento de valencianoj historie estadis kataluna. Kiam familio Borja el Gandia regis Vatikanon, furoris la devizo: "La Chiesa romana in mani dei catalani!"

Lastaj komentoj

Ligiloj