Agosemajno por la defendo la teritorion kaj kontraŭ la spekulado (14an-20an de majo) He!, ĉu vi ne konstatis? Ĉio estas granda fuŝo!
Legi »Agosemajno por la defendo la teritorion kaj kontraŭ la spekulado (14an-20an de majo) He!, ĉu vi ne konstatis? Ĉio estas granda fuŝo!
Legi »
Kial kontraux spekulado? La problemo
Urso 49 semajnoj 16 horoj 7 min 49 sec ago
Kial kontraux spekulado? La problemo estas koruptado
(privilegia informo, subacxetoj, homkreitaj incendioj). Fakte, spekulado estas grava elemento en merkatoj. Gxi stimulas la mendojn vigligante sektoron en kriza situacio kaj moderas la prezojn kiam tiuj tro altas. Se vi havas monon neniu alia homo rajtas postuli kion vi devas acxeti, kion vendi kaj por kio. Se tio okazus vi prave prenus vian kapitalon kaj foriros al plej 'verdaj kampoj'.
Kaj la afero de la ne-uzitaj logxejoj estos solvebla kiam la legxo suficxe protektos posedantojn. Tiel la luado ankaux estus malpli kosta, kio multe helpus malpli ricxajn homojn.
Danke al kelkaj institucioj kaj
joan 49 semajnoj 15 horoj 9 min 41 sec ago
Danke al kelkaj institucioj kaj organismoj, la grandaj enterprenoj (REPSOL, COCACOLA, MCDONALDS, MICROSOFT, VIRGIN...) ne posedas ĉion ĉar ekzistas regulojn kaj leĝojn por defendi la rajtojn de la civitanoj.
La spekulado ĉiam donas pli da interesoj al la riĉuloj, kaj se ni permesas ĉion kaj ne regulas la 'kapitalisman merkaton' iom pos iom ni vidos kiel la riĉuloj iĝas pli kaj pli riĉaj kaj, male, la malriĉuloj pli kaj pli malriĉaj.
Ne jesi tion estas granda eraro.
En la KatalunLandaro, pro tio ke ni havas multegajn turismajn urbojn, ni suferas la spekuladon kaj tagon post tagon ni vidas ke la publikaj parkoj, subite, estas privataj apartamentoj por angloj aŭ hispanoj aŭ germanoj. Kaj ni, la civitanoj, perdas teritorion.... sed vi pravas, la merkato gajnas. Kio vi estas, ĉu merkato aŭ ĉu civitano? :-)
IKEA spekulas kun la prezo de la
omabutner 48 semajnoj 6 tagoj 20 horoj 10 min ago
IKEA spekulas kun la prezo de la produktoj en Ĉinio. Ĉu IKEA estas bona por la merkato?
NIKE spekulas kun la prezo de la produktoj en Koreio. Ĉu NIKE estas bona por la societo?
Jes, tio estas bona :D Ikea kaj
Urso 48 semajnoj 6 tagoj 18 horoj 55 min ago
Jes, tio estas bona :D Ikea kaj Nike kontribuas krei laborpostenojn kie estas pli necesaj. Se ni cxesus acxeti varojn el malricxaj landoj ni kondamnus milionojn da homoj kaj definitive ruinigus ties ekonomion. Ne karitato, sed libera komerco kaj privata propieto estas la solvo.
Mi estas civitano enmerkatigita
Urso 48 semajnoj 6 tagoj 18 horoj 44 min ago
Mi estas civitano enmerkatigita :D
Nu, serioze jam Karlo Marx prognozis la ruinigxon de la laborista klaso, kaj vi scias kio okazis poste.
Se ricxuloj farigxas pli ricxaj tio ne estas problemo krom la envio de kelkaj. Fakte, estas ricxuloj kiuj pagas pli da impostoj kaj kiuj pli investas en novaj negocoj.
Ni forigu ne la ricxecon sed la mizeron.
Estas malsamaj diskutoj, mi pensas. Unu
ombresaco 48 semajnoj 6 tagoj 18 horoj 37 min ago
Estas malsamaj diskutoj, mi pensas.
Unu afero estas cxu la spekulado estas bona aux ne. La alia cxu oni devus spekuli per ajxoj tute necesaj, ekz, domoj.