Jen interesa artikolo de Bertilo Wennergren kun konvinkaj argumentoj por ne uzi "na" (temas pri nova akuzativeca vorteto).
Read »Jen interesa artikolo de Bertilo Wennergren kun konvinkaj argumentoj por ne uzi "na" (temas pri nova akuzativeca vorteto).
Read »
Interesa artikolo, ĉefe post sekvi
Ne-Ekzistanta 4 years 23 semajnoj 6 tagoj 1 horo ago
Interesa artikolo, ĉefe post sekvi longajn diskutadojn en diversaj retlistoj rilate al tiu ĉi temo.
Mi ne estas lingvisto kaj mi finfine akceptas la lingvon kiel la parolantoj ĝin kreadas, ĵus pro tio mi ne ciumas kaj ne uzas ĥon en vortoj kiel "kemio" aŭ "teknologio", kvankam mi pli ŝatus ciumi kaj uzi ĥon senprobleme.
Rilate al naismo mi estas ege malfavora, la lingvo havu aŭ akuzativon aŭ prepozicion indikanta ĝin sed ne ambaŭ. Ekzemple la eŭska havas neniun problemon deklinacii neeŭskajn proprajn nomojn. Aliaj lingvoj havantaj kiun ajn specan deklinacion, ankaŭ ne havas problemojn deklinacii fremdajn nomojn. Esperanto, racia lingvo, eĉ malpli.
Persone, mi sxatas la vorteton,
ombresaco 4 years 23 semajnoj 5 tagoj 4 horoj ago
Persone, mi ŝatas la vorteton, kaj, do, mi malkunsentas kun Bertilo, sed ĉiam estas bone legi seriozajn kaj ne tro "koraj" diskutojn. Bertilo argumentas kaj razonas bone. Gratulon.
PS: Tio ne segnifas ke se mi devus instrui esperanton, mi instruus la plejn akademian manieron kiun mi konas.
Estas interesaj ankaux la komentoj.
ombresaco 4 years 23 semajnoj 5 tagoj 4 horoj ago
Estas interesaj ankaŭ la komentoj.
Mi ekuzis la vorteton "na" antaŭ
formiko 4 years 23 semajnoj 5 tagoj 1 horo ago
Mi ekuzis la vorteton "na" antaŭ 7 tagoj, kaj neniu malamas ĝin. Estas malabsurde kelkfoje. Ekzemple, "Mi malŝatas na Walmart" estas pli malfacila ol "Mi malŝatas Walmart-on" miaopinie. (Laŭ mia HUMILA opinio, efektive)
Tamen, ni NE devus uzi ĝi ĉiam, nur fojfoje.
ombresaco skribis: "Bertilo argumentas
denizo 4 years 23 semajnoj 5 tagoj 21 min ago
ombresaco skribis: "Bertilo argumentas kaj razonas bone."
Verŝajne li celis diri: "Bertilo argumentas kaj rEzonas bone."
Vidu http://www.logosdictionary.org/pls/dictionary/new_dictionary.gdic.main?w...
Mi ne estas lingvisto kaj ne multe
joan 4 years 23 semajnoj 4 tagoj 21 horoj ago
Mi ne estas lingvisto kaj ne multe kontrolas la lingvajn aferojn, tamen... videblas ke paroli esperanton kaj havi konversaciojn pri teknologio aŭ astronomio (ambaŭ estas miaj plej ŝatataj temoj) ne sonas bele je la unua momento.
Ekzemploj: Mi instalis OpenBSD-on en mia PDA-o, kaj poste mi uzis la GPS-an antenon per Wifi-a kontekto ....
Multaj "-", ĉu ne?
Vi instalis na OpenBSD en na mia
formiko 4 years 23 semajnoj 4 tagoj 7 horoj ago
Vi instalis na OpenBSD en na mia PDA, kaj poste mi uzis la GPS-an antenon per Wifi-a kontekto ....
ĉu iometa pli bona?
Mi instalis OpenBSD en mian PDA,
Simono 4 years 23 semajnoj 3 tagoj 22 horoj ago
Mi instalis OpenBSD en mian PDA, kaj poste mi uzis la GPS-antenon per Wifi-kontakto...
Pli simpla, ĉu ne? Sen Fundamentrompado.
Denizo, dankon pro la korekto,
ombresaco 4 years 23 semajnoj 3 tagoj 18 horoj ago
Denizo, dankon pro la korekto, plej eble mi forgesos, sed mi ripetos la vorton 100 fojoj ;)
Nedankinde. :p
denizo 4 years 23 semajnoj 2 tagoj 22 horoj ago
Nedankinde. :p
Kiam mi lernis la euskan mi legis
Ne-Ekzistanta 4 years 23 semajnoj 2 tagoj 9 horoj ago
Kiam mi lernis la euskan mi legis en ĵurnalo la frazon: "José María Aznarrek zerbait esan dio Jordi Pujoli". Oni deklinaciis fremdajn nomojn senprobleme. En Rusio mi vidis stratojn, Karla Marksa kaj Ludovika Zamenhofa. Oni deklinaciis senprobleme.
Kial do en esperanto mi ne rajtas instali mian OpenBSD-n en mia PDA kaj uzi mian GPS-antenon? Eĉ se ni uzus tiun ĉi leksikaron esperante, des pli bone.