Antaŭ 150 jaroj, la 15-an de decembro 1859, naskiĝis Ludoviko Zamenhof. Ne nur esperantistoj, sed ankaŭ Google solenas la festotagon. En la kapo de la ĉina, japana kaj korea versioj de la plej potenca serĉilo de la mondo aperis esperanta flago, kun ligo al serĉorezultoj pri Esperanto.
Some may argue that Esperanto doesn’t have a culture, because there aren’t paintings, sculptures, holidays, etc. But wait, there is a holiday! Well, December 15 is celebrated the world over as Zamenhof Day, because that is the birthday of the initiator of Esperanto: L. L. Zamenhof.
Lazaro Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro 1859, en la pola urbeto Bialystok, apartenante tiutempe al cara Rusio. Lia patro Marko Zamenhof estis lingvoinstruisto, ankaŭ la avo estis lingvisto.
[Edukado.net] Meze de decembro finpretiĝis la esperantlingva traduko de grava lingvopedagogia verko de la Konsilio de Eŭropo. Per ĝi Esperanto atingis ankaŭ lingvopolitikan rekonon ĉe eŭropaj instancoj kiel la Konsilio de Eŭropo, ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo ) kaj la DIALANG-projekto de la Eŭropa Komisiono, kiuj bonvenigis kaj aprobis la aperigon de siaj dokumentoj en Esperanto.
La urbo Bjalistoko alprenis decidon proprakoste renovigi la historian konstruaĵon ĉe la strato Warszawska 15 kaj destini ĝin por la sidejo de Esperanto-Centro je la nomo de Ludoviko Zamenhof. Por ĝia Zamenhof-Muzeo ni serĉas memoraĵojn rekte aŭ nerekte ligitajn kun d-ro Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto. La ekspozicio pretos ĝis la 94-a UK en Bjalistoko en 2009.
La nova partio Unu Mondo, ĵus fondita de esperantistoj en Germanio, strebas partopreni en regionaj elektoj en Germanio en 2013, kaj en la elekto de la Eŭropa Parlamento en 2014. Pluraj el la fondintoj transiris al la nova partio el la pli malnova esperantista partio EDE, Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Dum EDE koncentriĝis al agado en Eŭropo, la nova partio volas agadi mondskale.
Oni planas ke, se la interreta provizanto (aŭ alia) detektas disdonon ne-rajtigitan de dosieroj, la provizanto povas ĉesigi la interretan konekton ĉe la disdoninto. Jen la konstante ĉiam pli elreviga Eŭropo.
La Zamenhof-jaro, dum kiu oni festos la 150-an datrevenon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, estis impone inaŭgurita per la konferenco “Esperanto, lingvo justa”, kiu samtempe ligiĝis al la finiĝanta Internacia Jaro de Lingvoj.
Lastaj komentoj
6 semajnoj 4 tagoj antaŭe
16 semajnoj 12 horoj antaŭe
16 semajnoj 3 tagoj antaŭe
39 semajnoj 3 tagoj antaŭe
49 semajnoj 5 horoj antaŭe
49 semajnoj 6 horoj antaŭe
49 semajnoj 6 horoj antaŭe
49 semajnoj 12 horoj antaŭe
49 semajnoj 1 tago antaŭe
49 semajnoj 2 tagoj antaŭe