Pafklik’ estas muzikgrupo kiu komencis koncerti en 2006 en la ĉevalejo de Kastelo Grezijono. Ĝi ludas hiphopon. La dua koncerto dum la Internacia Seminario 2006/07 en Germanio estis sekva paŝo al fameco. Pafklik' sukcesis dancigi kaj amuzi la homojn. Ili ankaŭ koncertis dufoje dum Festo 2007.
La Pafklik estas bando el 2 kantistoj el Francio. Unuaj impresoj pri la ĵus lanĉita KD Fek Al Esperanto estas tre pozitivaj - pakaĵo estas bela kaj profesia, fotoj kaj prezento de la tekstoj brilas.
Unue, januare 2009 estis la eliro de la Pafklik albumo. Poste, venis turneo de Tone el Brazilio kiu ludis en KEF, IJK, UK, Festo… Tie li vendis sian mallongan produkton (6-titola disketo “Repe, Ritme, Sone…” baldaŭ ĉe http://vinilkosmo-mp3.com ). Ankaŭ la albumo de Eterne Rima (”Reĝo de la strat’ “, aŭtuno 2009) baldaŭ alvenos.
La 33a Internacia Junulara Festivalo okazos 8-14 de aprilo 2009 en Giulianova, ĉarmega itala urbo ĉe la Adriatika marbordo, en la centra regiono Abruzo. La domon ĉirkaŭas belega parko, kiu eĉ enhavas futbalejon, kaj la maro nur troviĝas unu kilometron for.
La temo de la ĉijara festivalo estos "Eŭropa identeco".
En la 1990-aj jaroj kun tambura krak' venis Eŭropen relative nova U-sono. Kiel multaj juneguloj ankaŭ mi sentis tiam allogon al la hiphopo (kaj iom da timo, ĉar mi estis memtimema kaj la repistoj tiom memasertaj). Ke eblas paroli tiel ritme-rime! Ke eblas fari kanton tute sen kantado...
La unua Lingva Festivalo en Ĉinio allogis pli ol 13.500 ĉeestantojn, kaj post la angla Esperanto estis la plej populara el la 70 lingvoj prezentitaj kaj instruitaj ĉe la festivalo.
Lastaj komentoj
6 semajnoj 4 tagoj antaŭe
16 semajnoj 12 horoj antaŭe
16 semajnoj 3 tagoj antaŭe
39 semajnoj 3 tagoj antaŭe
49 semajnoj 5 horoj antaŭe
49 semajnoj 6 horoj antaŭe
49 semajnoj 6 horoj antaŭe
49 semajnoj 12 horoj antaŭe
49 semajnoj 1 tago antaŭe
49 semajnoj 2 tagoj antaŭe