Ĝis la 15a de aŭgusto estis malfermita alvoko por kandidatiĝi kiel volontulo de TEJO, kaj nun la estraro de TEJO decidis!
Ŝi nomiĝas Manuela kaj estas 28jaraĝa italino el Torino. Ŝi estas estraranino en IEJ, kaj vi eble renkontis ŝin dum IJF aŭ FESTO. Ekde oktobro ŝi estos je via dispono en la oficejo de TEJO, kiel volontulino.
Ni dankas al Kasia Marciniak pro ŝia laboro dum la pasinta jaro kaj bonvenigas Julia Noe al la posteno! Julia Noe eklernis Esperanton en 1998 kaj de 2000 ĝis 2006 ŝi estis estraranino por loka kaj landa agado en Germanio.
La 2-an de septembro demisiis la prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström. La taskon de prezidanto post li transprenas la vic-prezidanto, Haris Subašić. Nova prezidanto kaj estraro de TEJO devis esti elektitaj en la IJK en Vjetnamio, sed tio ne eblis, ĉar ne kolektiĝis la bezonata kvanto da komitatanoj. Daŭre ne estas klare, kie okazos la IJK en 2008.
TEJO ĝojas anonci ke la nova redaktoro de Kontakto dum la venontaj du jaroj estas Rogener Pavinski.
Rogener estas brazilano, filmisto, kunkreinto de la DVD "Esperanto estas", muzikisto i.a. voĉo de Supernova, kaj eksa estrarano de TEJO (2007-2009).
La duobla eldono preparita de nova redaktoro Rogener Pavinski jam elŝuteblas ne nur por TEJO-membroj kaj abonantoj kiel kutime. Ĉi-foje, ĉiuj povas legi la ciferecan version de la revuo. TEJO regalas la tutan esperantistaron per specimeno libere elŝutebla de ĉiuj. Sed ĝi ne estas tute senpaga. Ni postulas de vi unu pepaĵon!
Dum 12 jaroj la kvanto de individuaj membroj de TEJO duoniĝis de preskaŭ 900 al malpli ol 450. En la nuna jaro la membrokvanto de TEJO atingos novan malrekordon. Fine de aŭgusto la asocio havis nur 316 individuajn membrojn. Ankaŭ la nejunulara membraro de UEA ŝrumpas, sed tute ne same rapide.
TEJO invitas programistoj partopreni en la konkurso programi novan Pasportan Servon 2.0 ĝis la 26an de oktobro. Pliaj informoj kaj kriterioj troviĝas en la alkroĉita datumo. Bonvolu sendi vian proponon al la TEJO-oficejo.
Lastaj komentoj
8 semajnoj 20 horoj antaŭe
21 semajnoj 2 tagoj antaŭe
30 semajnoj 4 tagoj antaŭe
31 semajnoj 4 horoj antaŭe
1 jaro 1 semajno antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe