Provo traduki modernan junularan ruslingvan prozon - Rilataj ligiloj

Provo traduki modernan junularan ruslingvan prozon

En la forumo de „Esperanto novosti“ aperis kelkaj eroj de la Esperanta traduko de moderna ruslingva prozo de Ĝoni Ramonov, nova promesplena verkisto el Nord-Osetio. De la unua persono li priskribas aventurojn de 25-jara junulo, perdiĝinta inter tradiciaj valoroj kaj modernaj realaĵoj. Viaj komentoj bonvenas.