Raporto pri la 65-a Internacia Junulara Kongreso en Liberec' organizita de ĈEJ, GEJ kej PEJ. La artikolo venas el la paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.
Laŭ Aleks Kadar, kiu atente tralegis la raporton, la raporto estas interesa, sed "apenaŭ progresiga laŭ lingvopolitika kaj lingvodemokratia vidpunkto".
Internacia Junulara Kongreso en la 2009-a jaro okazos en la Ĉeĥa urbo Liberec' - tian decidon de la TEJO-Estraro anoncis merkrede vespere Vildana Delalić, estrarano por kongresoj.
La 33a Internacia Junulara Festivalo okazos 8-14 de aprilo 2009 en Giulianova, ĉarmega itala urbo ĉe la Adriatika marbordo, en la centra regiono Abruzo. La domon ĉirkaŭas belega parko, kiu eĉ enhavas futbalejon, kaj la maro nur troviĝas unu kilometron for.
La temo de la ĉijara festivalo estos "Eŭropa identeco".
Laŭ iniciato de Esperanto-USA (ELNA), je la Esperanto-Tago (15an de decembro 2007) ELNA proponas, ke blogistoj ĉie verku afiŝon por sia blogo kiu estas dulingva, en sia denaska/nacia lingvo kaj en la Internacia Lingvo Esperanto. La afiŝo diskutu lingvajn problemojn laŭ la vidpunkto de la hejmo, urbo, lando, aŭ regiono.
[Kongresa Bulteno] Litova ĵurnalista asocio kaj Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni tutmondan kongreson de esperantistoj-ĵurnalistoj en ĉefurbo de Litovio Vilnius la 26-30-an de Majo, 2008. Ĉeftemo de la kongreso: „Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto“. Kongreso ankaŭ ligiĝos al Internacia Jaro de Lingvoj kaj al proksimiĝantaj 1000-jariĝo de Litovio en 2009 kaj al Vilnius kiel Eŭropa kultura ĉefurbo en la sama jaro.
Lastaj komentoj
8 semajnoj 20 horoj antaŭe
21 semajnoj 2 tagoj antaŭe
30 semajnoj 4 tagoj antaŭe
31 semajnoj 4 horoj antaŭe
1 jaro 1 semajno antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe