La HHK (HipHopa Kompilo), Libere elŝultebla nun!!!

Finfine la hiphopa kompilo (HHK) aperis sed en paralela libera projekto ekster Vinilkosmo fare de kolektivo de hiphopaj artistoj sub la gvido de DĴ Roĝer kaj Platano.

Kvankam mi ne ŝatas la

Kvankam mi ne ŝatas la hiphopon, mi elŝutis la kompilon. :)

Kie / kia ekzakte estas la

Kie / kia ekzakte estas la permesilo?

Ĉu la signo kun „KOPIU MIN” estas la simbolo de copyleft (kopilefto, kopilaso; ĉu eble kopilasigo?), aŭ sensagigita simbolo de „ShareAlike“ (elemento de la permesiloj de Creative Commons simila al kopilefto)?

Mi ne trovis ian permesilon en la arĥivo; la sciigo en iPernity al kiu ligas ĉi novaĵo ŝajnas esti sub CC Zero (t.e. publika propraĵo), sed mi ne povas tuj konkludi ke ĝi estas la sama…

Mi nur aldonis esperantan

Mi nur aldonis esperantan vorton al copyleft simbolo.
Mi mem kreis ne ekzistis. Mi ne tro fakas en tiuj aferoj.

Mi nur celis vi rajtas kopii... Mi ne scias fakte pri CC kaj Copy Left diferenco..

http://wwww.pafklik.com

Do mi skribis artikolon en

Do mi skribis artikolon en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Libera_verko

Pro malbona kono de

Pro malbona kono de iPernity·o mi ne vidis, ke la kantoj mem ja estas senkopirajtaj (ekzemplo: http://www.ipernity.com/doc/rogerborges/5604122/in/album/141687 ). Do ili estas ne nur libere kopieblaj, sed ankaŭ ŝanĝeblaj kaj vendeblaj, do liberaj. :-) Sed ili estas tiel liberegaj, ke copyleft·on ili ne havas.