Jen la filmeto kun kanto "Lasu la malĝojon flugi" registrita dum IJK 2010.
Amindaj estas studenta esperantlingva muzikgrupo el Kubo, kiu debutis per serio de koncertoj dum la sinsekvaj 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano kaj 66-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Santa Cruz del Norte (2010).
La Perdita Generacio estas radikala, verda, kaj senlandlima bando. 'Eksenlime' estas la dua disko de tiu muzikgrupo kiu, kvankam ĝi ekzistas jam de 1995 sub la sveda nomo Den Förlorade Generationen, malfrue ekkantis en esperanto en 2003 okaze de la IJK en 2003, post ŝanĝoj en la personaro kaj eklernado de esperanto.
Pafklik’ estas muzikgrupo kiu komencis koncerti en 2006 en la ĉevalejo de Kastelo Grezijono. Ĝi ludas hiphopon. La dua koncerto dum la Internacia Seminario 2006/07 en Germanio estis sekva paŝo al fameco. Pafklik' sukcesis dancigi kaj amuzi la homojn. Ili ankaŭ koncertis dufoje dum Festo 2007.
Mi devas konfesi, ke miaj planoj por esperantujo.org estis multe pli grandaj ol la fina rezulto. Tamen, mi volas elkore danki al ĉiuj kontribuantoj: sen vi, vere ne estus esperantujo.org
Post iom da provoj, mi ŝategas tiun ekranon! vere! la video ne estas bone registrita ĉar mi uzis malbonegan poŝtelefonon por registri la videon, tamen vi povas imagi kiel amuza maŝineto estas.
Dum pli ol kvindek jaroj la Esperanto-Redakcio de Pola Radio por multaj estis la voĉo de Esperantujo. Apenaŭ eblas scii, kiom da izolitaj esperantistoj unuafoje aŭdis la lingvon per mezaj aŭ mallongaj ondoj el la studio en Varsovio.
Unu el la plej popularaj servoj en Esperantujo nun faras grandan paŝon en la retan mondon. Post funkciigo de nova administra sistemo la gastigantoj de Pasporta Servo povos ne nur aliĝi al la servo rete, sed ankaŭ rekte prilabori la informojn pri si mem.
Lastaj komentoj
8 semajnoj 20 horoj antaŭe
21 semajnoj 1 tago antaŭe
30 semajnoj 4 tagoj antaŭe
31 semajnoj 4 horoj antaŭe
1 jaro 1 semajno antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe