Estiĝinte membro de ĉi tiu retejo, mi volas dividi kun samideanoj rezultojn de mia por-Esperanta agado. Laŭ adreso http://kinejo.blogsome.com mi kreis retejon de rusiaj filmoj kun subtitoloj en Esperanto.
Jen interesa iuspeca Youtube sed nur kun konsciigaj videokampajnoj de NRO (Ne Registaraj Organizaĵoj). Sendube ankaŭ taŭga loko por filmoj de esperantistaj NROj.
Ĉi tiu projekto celis disvolvigi inter Esperantistoj praktikon de spektado de subtekstigitaj filmoj, kiu praktike plene mankis ĝis nun. Mi opinias tiaspecan praktikon tre grava parto de nuntempa Esperantio, ĉar ĝi bone realigas ĉefajn celojn de Esperanto.
La 25-a de aprilo 2009 okazis la 30-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA. Disponeblas videoregistrado de la ĉefaj programeroj ĉe Ipernity.com. Entute tri kaj duona horoj da filmoj. Ĝuu!
Fera vartistino kaj La evoluo de Pjotr Sencov. Jen du animaciaj filmoj danke al la projekto/retejo de Suzdal-festivalo, kies kreinto(j) intencas prezenti al esperantistoj rusajn animaciajn filmojn. Interesa kaj amuza projekto samtempe...
Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis interesan retpaĝon, dotSUB.com. La retpaĝo havas filmojn spekteblajn, sed kontraŭe al similaj filmspektadaj retpaĝoj dotSUB ne fokusas al la filmoj mem, sed la subtekstoj.
La 4-an de septembro inaŭguriĝis en Moskvo la Ekspozicio de Modernaj Filmoj de Ĉinio. Ĝin ĉeestis Chen Zhili, ĉina ŝtata konsilanto kaj prezidanto de la ĉina flanko en la Homkultura Kunlabora Komitato de Ĉinio kaj Rusio.
Lastaj komentoj
8 semajnoj 19 horoj antaŭe
21 semajnoj 1 tago antaŭe
30 semajnoj 4 tagoj antaŭe
31 semajnoj 3 horoj antaŭe
1 jaro 1 semajno antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe
1 jaro 11 semajnoj antaŭe