Internacia Junulara Kongreso en la 2009-a jaro okazos en la Ĉeĥa urbo Liberec' - tian decidon de la TEJO-Estraro anoncis merkrede vespere Vildana Delalić, estrarano por kongresoj.
Raporto pri la 65-a Internacia Junulara Kongreso en Liberec' organizita de ĈEJ, GEJ kej PEJ. La artikolo venas el la paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.
Antaŭ kelkaj tagoj la esperantista mondo surprize eksciis pri esperantlingva mallonga filmo, kiu jam pasintjare estis prezentita en kelkaj kinofestivaloj. La filmon faris neesperantisto el Turkio, Tuğçe Madayanti Sen. Ŝi estas reĝisoro, scenaristo kaj fotisto, kaj finis siajn studojn pri filmado en la Universitato de Cincinnati en Usono, kie ŝi ricevis plurajn premiojn.
Mi revenis antaŭ kelkaj tagoj el la Hispana Esperanto-kongreso, kiu disvolviĝis unuafoje en la belega ne tre konata kastilia urbo de Kuenko (Cuenca). Malgrandan raporton eblas legi tie ĉi en Esperanto, kaj ankaŭ en la hispana en Soitu.com.
La 33a Internacia Junulara Festivalo okazos 8-14 de aprilo 2009 en Giulianova, ĉarmega itala urbo ĉe la Adriatika marbordo, en la centra regiono Abruzo. La domon ĉirkaŭas belega parko, kiu eĉ enhavas futbalejon, kaj la maro nur troviĝas unu kilometron for.
La temo de la ĉijara festivalo estos "Eŭropa identeco".
La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Hanojo estis malfermita en solena etoso la 28-an de julio, kaj daŭros ĝis la 3-a de aŭgusto. Al la kongresanoj oni interalie proponis viziton en la maŭzoleo de Ho Chi Minh.
Lastaj komentoj
6 semajnoj 4 tagoj antaŭe
16 semajnoj 12 horoj antaŭe
16 semajnoj 3 tagoj antaŭe
39 semajnoj 3 tagoj antaŭe
49 semajnoj 6 horoj antaŭe
49 semajnoj 6 horoj antaŭe
49 semajnoj 6 horoj antaŭe
49 semajnoj 12 horoj antaŭe
49 semajnoj 1 tago antaŭe
49 semajnoj 2 tagoj antaŭe