Ĉi tiu estas peceto de la diskuto inter Hugo Chávez kaj la hispana prezidanto Zapatero kaj la reĝo Juan Carlos. Estas amuze vidi kiel tiaj homoj agas kiel infanoj lerneje (escepte de Zapatero).
"En la verko "Rusoj loĝas en Rusujo" dek sep aŭtoroj esprimas sian subtenon al la uzo de -ujo por landnomoj. "La materialoj kolektitaj en ĉi tiu verko amplekse, diversangule kaj klarige pritraktas la problemon, por proponi praktikan, tute atentindan solvon, fakte revenon al la taŭga sistemo elpensita de la iniciatinto de la lingvo", skribas nia recenzanto José Antonio Vergara. Leginte la libron, li ankaŭ venis al la konkludo, ke lia propra lando ne nomiĝu Ĉilio, sed Ĉilo."
Kaŝtanfesto, samkiel "halloween" en anglalingvaj landoj, devenas el antikva funebra rituala festo. Temas pri popol-festo okazanta la unuan de novembro, en kiu oni manĝas batatojn, kaŝtanojn ka panellets-n. La tradicia trinkaĵo dum la kaŝtanfesto estas la muskatvino. Kiel ĉiujare, Esperanto-Centro de Sabadell, organizos al ni vespermanĝon kaj la feston. La ceterajn manĝojn ni mem prizorgos, ĉefe spertinte ke ni kapablas.
Lastaj komentoj
6 semajnoj 4 tagoj antaŭe
16 semajnoj 11 horoj antaŭe
16 semajnoj 3 tagoj antaŭe
39 semajnoj 3 tagoj antaŭe
49 semajnoj 4 horoj antaŭe
49 semajnoj 4 horoj antaŭe
49 semajnoj 5 horoj antaŭe
49 semajnoj 10 horoj antaŭe
49 semajnoj 1 tago antaŭe
49 semajnoj 2 tagoj antaŭe