La prezidento de Ĉeĥio, Václav Klaus, asertas ke Esperanto estas morta lingvo. Li uzas la vorton "Esperanto" kiel metaforon por io nesukcesa kaj nevivipova. "Eŭropismo egalas al Esperanto - artefarita, morta lingvo", Václav Klaus diras en freŝa intervjuo de ĉeĥa gazeto.
La movado por tutmonda ŝanĝo, kiu kunvokis manifestaciojn en la tuta planedo por la 15-a de oktobro, jam havas sian manifeston tradukitan al Esperanto.
La Suno sendadas energion al la Tero, jam dum pluraj miliardoj da jaroj, kaj la Tero reflektas nur parton el la ricevita radiado; do, ĉu la Tero, kun homoj aŭ sen homoj, ne devas iompostiome varmiĝi?
La rekomendoj prezentitaj de Legio de Bona Volo (LBV) kadre de la temo "Celoj kaj devoj internacie pritraktitaj por plibonigo de tutmonda publika sano" estis bone akceptita kaj laŭditaj de ĉiuj, kiuj partoprenis en la Kunsido de la Supera Instanco de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (Ekosok), ĉe kiu la Institucio havas ĝeneralan konsultan statuson ekde 1999.
La figuro de Eugène Lanti malmulte konata, sed sufiĉe interesa. Li estis la kunfondinto kaj ĉefa gvidanto de "Sennacieca Asocio Tutmonda" (SAT), la asocio de esperantistaj laboristoj, kaj la teoriulo de nova doktrino, la sennaciismo, kiu celis la forigon de la koncepto de nacio kiel gvida ideo de la socia organizado. Vidu ankaŭ lian rilaton (foje hazardan, foje intensan) kun tutmonda literaturo.
La problemoj pri komunikado, kvankam tiu fako estas unu el la plej esplorataj en la lastaj jaroj, ne ĉesas daŭre turmenti la homojn, kiuj por vivi bezonas paroli.
Lastaj komentoj
6 semajnoj 4 tagoj antaŭe
16 semajnoj 11 horoj antaŭe
16 semajnoj 3 tagoj antaŭe
39 semajnoj 3 tagoj antaŭe
49 semajnoj 5 horoj antaŭe
49 semajnoj 5 horoj antaŭe
49 semajnoj 5 horoj antaŭe
49 semajnoj 11 horoj antaŭe
49 semajnoj 1 tago antaŭe
49 semajnoj 2 tagoj antaŭe