17

Ĉapelisto - Firefox kromprogrameto

https://addons.mozilla.org

Bonega kromprogrameto por Firefox por tuj ĉapeligi malnovajn retpaĝojn aŭ tekstojn kiuj ankoraŭ estas en la x-skribsistemo.

Read »
bildo de vinz
El vinz anta 4 years 26 semajnoj – En ĉefpaĝo antaŭ 4 years 26 semajnoj
Kategorio: teknologio   Etikedoj:

Ege interesa kromprogrameto por

joan 4 years 26 semajnoj 4 tagoj 1 horo ago

Ege interesa kromprogrameto por la plej bona navigadilo! dankon!

Mi uzas ĉapelojn en Ubuntu kaj Makoso de antaŭ longe, tamen mi ĉiam apogas la facilaĵojn programitaj por la novuloj en nia tutmonda lingvo, antaŭen kun la kromprogrameto!

Nur iuj TTT-ejoj ne uzas ĉapelojn.

formiko 4 years 26 semajnoj 3 tagoj 15 horoj ago

Nur iuj TTT-ejoj ne uzas ĉapelojn. Kiu ne uzas ĉapelojn?

Certe estas multe pli bona se la

vinz 4 years 26 semajnoj 3 tagoj 9 horoj ago

Certe estas multe pli bona se la tekstoj jam estas ĉapeligita.
Mit tute ne ŝatas la x-sistemon, ĝi aspektas tute ne bone.
Sed eĉ en klaku.net kelkaj ankoraŭ skribas x-sistemon kaj estiĝas miksaĵo inter ĉapeloj ka x-sistemo. Ankaŭ tiam estas la kromprogramo bona!

Formiko, nur mankas aldoni: Kiu

gufulo 4 years 26 semajnoj 3 tagoj 3 horoj ago

Formiko, nur mankas aldoni:
Kiu ne uzas ĉapelojn? Venu ĉi tie kaj mi batos lin/ŝin!
hehe

Mi mem, uzas la x-sistemon, dependadte

ombresaco 4 years 26 semajnoj 2 tagoj 23 horoj ago

Mi mem, uzas la x-sistemon, dependadte je mi estas ĉe mia komputilo, aŭ en alia. Mi pensas ke eble ĝi povus esti integrata en la tekstejoj (textboxes) per javascipt (aŭ poste en la servilo per PHP) en esperantaj paĝoj kiel en la esperanta vikipedio.

Mi uzas la x-sistemon, kiam mi

formiko 4 years 26 semajnoj 2 tagoj 5 horoj ago

Mi uzas la x-sistemon, kiam mi skribos retpoŝtojn, sed kiam mi skribos en forumoj, mi uzas ĉapelojn. Mi preferas Linukson (aŭ "Ek" por Vidozo)por skribi ĉapelojn.

Ankaŭ mi uzis la x-sistemon kaj

bonulo 4 years 26 semajnoj 1 tago 11 horoj ago

Ankaŭ mi uzis la x-sistemon kaj Ĉapeliston. Sed antaŭ kelkaj tagoj mi instruiĝis de mia amiko manieron por enigi supersignon per Makintoŝo. La maniero estas tre simpla...

Faru ĉi tion: 1. Elektu "Internacia sistema-opcioj" 2. Elektu "eniga menuo" 3. Elektu "Vastigita Usono". Tiel, vi povos premi OPTION kaj 6 samtempe antaŭ litero por aldoni ĉapelon al ĝi, kaj premi OPTION kaj b (por brevo) antau la "u" por aldoni ĝian duoncirklan supersignon.



Ensaluto

Statistiko

Kontribuantoj: 569
Novaĵoj: 2632
Komentoj: 3094

Helpu evoluigi Klaku!

Lastaj komentoj

KLAKU.net subtenas

Esperanto.com: virtuala komunumo

Fabelaj mondoj

Eldonejo Impeto

Partprenu en TEJO

Monda Kalendaro