11

Esperanto-Televido el Bjalistoko, 13.

http://itvc.pl

Laŭ la tradicia diro, „13” devas esti malfeliĉa nombro: kaj tio tuŝis ankaŭ nian televidon :) Niaj aparatoj ribelis, kaj tial la 13-a parto de nia televido estas spektebla iom pli malfrue. Pardonu!

En ĝi vi vidos du diversajn urbojn:

Unue, ni gastis en Tykocin (Tyktin, Tikotin), tre malnova podlaĥia urbeto kun bele konservita domaro, kie okazis tradicia, juda festo de kabanoj – Sukot. Ni vizitis ankaŭ hebrean preĝejon kaj ekspozicion pri judaj grafikaĵoj.

La dua parto temas pri 100-jariĝo de la Esperanto-movado en pola ĉefurbo Varsovio, kiun ni iom hazarde partoprenis. La heredaĵo de la pioniroj vivas, kaj ni esperu, ke Esperanto varsovia kreskos.

Bonvenon al la programo, komentoj, kontribuoj!

Mi intertempe ne skribis ĉi tie pri la 12-a parto, en kiu vi spektos la venontjaran ejon por Internacia Infana Kongreseto en Supraśl.

Read »
bildo de przem
El przem anta 3 years 14 semajnoj – En ĉefpaĝo antaŭ 3 years 13 semajnoj
Kategorio: esperanto-movado   Etikedoj:

tre bone kun la projekto!

administranto 3 years 14 semajnoj 4 tagoj 45 min ago

tre bone kun la projekto! dankon karaj kaj antaŭen.

Jam la 12-a parto, gratulon

omabutner 3 years 13 semajnoj 5 tagoj 14 horoj ago

Jam la 12-a parto, gratulon karaj bjalistokanoj!



Ensaluto

Statistiko

Kontribuantoj: 569
Novaĵoj: 2632
Komentoj: 3094

Helpu evoluigi Klaku!

Lastaj komentoj

KLAKU.net subtenas

Esperanto.com: virtuala komunumo

Fabelaj mondoj

Eldonejo Impeto

Partprenu en TEJO

Monda Kalendaro